11500 Tomaijovito

apolona asteroido

11500 Tomaijovito estas malgranda, meze hela kaj malrapide rotacianta apolona asteroido, malkovrita la 28-a de oktobro 1989 de la usona astronomino Jean Mueller kaj de la astronomo J. D. Mendenhall elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

11500 Tomaijovito
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 11500 Tomaiyowit
Aliaj nomoj 1989 UR
Malkovro
Malkovrinto Jean Mueller kaj
J. D. Mendenhall
Dato de malkovro 28-a de oktobro 1989
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
161,536 Gm (1,0798 AU)
104,054 Gm (0,6956 AU)
219,018 Gm (1,4640 AU)
Discentreco 0,3558
Meza anomaliangulo 225,62
Klinangulo 10,309°
Periodo 409,840 tagoj (1,122 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
234,465°
Argum. de periapsido 289,412°
Terdistanco
- Minimuma

5,068 Gm (0,03388 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,74 km
Rotacia periodo ~3,04 tagoj (~73 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,13
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 18,4
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Tomaiyowit,[1] la Patrino Tero laŭ la mito pri kreado de la mitologio de la indianoj Luiseño.[2] Kun Tukmit, ŝi naskis la Unuajn Homojn, kiu estas ĉiuj aĵoj kaj ecoj de Tero kaj bazo de la ekzisto de la Luisenjoj.

Ecoj redakti

Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Pro ĝia diametro de ĉ. 740 m kaj ĝia MOID de 5 milionoj da km, oni rigardas ĝin kiel potence danĝeran objekton.

Ĝia orbito krucas ankaŭ tiujn de Venuso kaj de Marso.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (11001 - 12000)Poste:
11499 Duras11500 Tomaijovito(11501) 1989 UU3