13 (nombro)
publikigita versio estis patrolita je 21 dec. 2022. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 21 dec. 2022.
- «Dek tri» alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 13.
Dek tri (13) estas la natura nombro kiu sekvas 12 kaj antaŭas 14.
La nombro 13 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo : 1101
- en okuma sistemo : 15
- en deksesuma sistemo : D
En matematiko redakti
- Dek tri estas primo.
- 13 estas nombro de Fibonaĉi.
Nombro 13 en historio redakti
- Dek tri britaj kolonioj en Nordameriko, el kiuj ekestis samkvanta nombro de subŝtatoj de Usono
- Dektrijara Milito (1454–66)
En Biblio redakti
La nombro 13 estas menciata en la Biblio 23 fojojn:
Laŭ skribo redakti
Pri la nombro 13 redakti
La atomnumero de Aluminio.
La superstiĉo pri la vendredo, la 13-a estas ke oni atentu pri tia tago ĉar ĝi alportas malbonŝancon.
Laŭ astronomio estas 13 konstelacioj en la zodiako.
La nombro da ludkartoj kun la sama emblemo: 1,2..10,bubo,damo,reĝo
En brazila folkloro la 13 absolute rilatas al koko, sed ĉiuj nombroj finitaj per 13 rilatas al papilio.