1421 Esperanto

asteroido
Ĉi tiu artikolo temas pri asteroido. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).

1421 Esperanto estas mezgranda, ne tre hela sunsistema asteroido.

1421 Esperanto
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Zamenhof/Esperanto-objektoasteroido
Oficiala nomo 1421 Esperanto
Aliaj nomoj 1936 FQ; 1931 HC;
1958 GD; A906 UD;
A917 XD; A920 GD
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Esperanto vd
Malkovro
Malkovrinto Yrjö Väisälä
Dato de malkovro 18-a de marto 1936
Loko de malkovro Turku, Finnlando
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
461,993 Gm (3,0882338 AU)
424,152 Gm (2,8352809 AU)
499,834 Gm (3,3411867 AU)
Discentreco 0,0819086
Meza anomaliangulo 251,65404°
Klinangulo 9,80882°
Periodo 1982,27396 tagoj (5,4272 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,94 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
42,64503°
Argum. de periapsido 164,91929°
Fizikaj ecoj
Diametro 42,31 ± 3,1 km
Rotacia periodo 0,9159 tagoj (21,982) horoj
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0714
Observaj ecoj
Spektroklaso ?
Absoluta magnitudo 10,30
vdr
La orbito de la asteroido Esperanto kaj ĝia pozicio en la sunsistemo

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de Yrjö Väisälä la 18-an de marto 1936 en Turku, Finnlando.

Nomo redakti

La trovinto donis al ĝi nomon omaĝe al la internacia lingvo proponita de L. L. Zamenhof (pseŭdonime D-ro Esperanto). 1421 estas la orda numero de la asteroido, kaj la kompletan nomon oni povas skribi aŭ 1421 Esperanto(1421) Esperanto; ofte oni tute forlasas la numeron.

Ecoj redakti

La asteroido havas formon neregulan, ĝia diametro estas proksimume 42 kilometroj. Ĝia grando estas komparebla ekz. kun Fobo, luno de Marso, kiu verŝajne estas kaptita asteroido. Por komparo, la plej granda asteroido Cereso, kiu en 2006 estis reklasita nanplanedo, havas diametron de preskaŭ 1000 km.

Orbito redakti

La granda duonakso de la orbito de Esperanto (duono de ties plej longa diametro) estas 3,088 AU kaj la discentreco 0,082. Tio signifas, ke ĝi orbitas proksimume meze inter Marso kaj Jupitero, en la ĉefa asteroida zono.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1420 Radcliffe1421 Esperanto1422 Strömgrenia