2-a epistolo de Johano

La 2-a epistolo de Johano estas la 24-a libro de la nova testamento en la Biblio, la kvina el la sep epistoloj ĝeneralaj.

Β΄ Επιστολή Ἰωάννου
epistolo • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano la Evangeliisto
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro epistolo
vdr

Enhavo kaj strukturo redakti

Tiu ĉi letero estas la plej malgranda "libro" de la Nova testamento. Ĝi konsistas el nur 13 versikloj, do nur unu papirusa folio.

La aŭtoro postulas, ke oni, malgraŭ la ordono de la amo, ne flegu kontaktojn kun herezuloj.

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Adreso kaj saluto (2 Joh 1-3)
  • Vivo en la vero (2 Joh 4-6)
  • Malakcepto de herezuloj (2 Joh 7-11)
  • Saluto (2 Joh 12-13)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.

Teksto en Esperanto redakti

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

Eksteraj ligiloj redakti