20461 Dioretsa

damakloido aux centaŭro

20461 Dioretsa estas asteroido de la klaso de la damokloidoj,[1] foje rigardita ankaŭ kiel centaŭro. Ĝi estis malkovrita la 8-an de junio 1999 en la kadro la kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

20461 Dioretsa
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido • Damocloid asteroid
Oficiala nomo 20461 Dioretsa
Aliaj nomoj 1999 LD31
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ asteroido vd
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 8-a de junio 1999
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
3561,618 Gm (23,808 AU)
359,475 Gm   (2,403 AU)
6763,761 Gm (45,213 AU)
Discentreco 0,8991
Meza anomaliangulo 50,155°
Klinangulo 160,408°
Periodo 42430,806 tagoj (116,169 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
297,305°
Argum. de periapsido 102,609°
Terdistanco
- Minimuma

223,426 Gm (1,494 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,8
vdr

Orbito redakti

Ĝi havas tre discentran kaj retrogradan orbiton, similan al tiu de kometo; kiel damokloido, ĝi povas esti neaktiva aŭ estingita kometo; ĝi estus objekto devenanta de la oorta nubo.

Pro sia aphelio de pli ol 6,7 miliardoj da km, ĝia orbito krucas tiujn de Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno: ĝi estas klasifikata kiel jupiterrenkonta, saturnrrenkonta, uranorenkonta kaj neptunrenkonta asteroido. Ĝia Jupitera MOID estas nur 0,174163 AU (26,054 milionoj da km).

La asteroido (2000) HE46, kies orbito similas tiun de Dioretsa, povas esti ero derompita pro alfrapo.

Nomo redakti

Memorante, ke ĝi estas la unua malkovrita asteroido kun retrograda orbito, ĝia nomo Dioretsa estas la vorto Asteroid' skribita inverse. Tiu nomo estis sendepende sugestita de K. Kitterman kaj S. Cooksey de Flagstaff (Arizono).

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Listo de la damokloidoj [rompita ligilo] (angle)

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (20001 - 21000)Poste:
20460 Robwhiteley20461 Dioretsa(20462) 1999 LZ31