La 20 metra bendo aŭ 14 MHz estas radioamatora bendo tre bona por DX kontaktoj dum preskaŭ la tuta jaro. Ĝi havas bonajn propagadajn kondiĉojn dum preskaŭ la tuta jaro.[1]

Uzado redakti

La 20m bendo estas la ĉefa el ĉiuj radioamatoraj bendoj por fari DX kontaktojn pro pluraj kialoj:

  • Preskaŭ ĉiam estas uzebla por kontaktoj pere de la jonosfera F2-propagadtavolo.
  • La bruo en la bendo estas tre malalta.
  • Ĝi estas la unua alta bendo, kiu karakteriziĝas pro manko de joniĝo dum la nokto.

Antenoj redakti

Same kiel ĉiuj HF bendoj la grandeco de la antenoj estas malfacilaĵo por la radioamatoroj, kiuj loĝas en urboj. Dupolusaj antenoj por tiu ĉi bendo estas 10 metrojn longajn. Kiuj pro tiu kialo ne povas munti dupolusan antenon aŭ Yagi-antenon devas uzi vertikalajn antenojn, elektre mallargigitajn antenojn, sloper antenojn (klinitaj) aŭ V-antenojn.
Kutime antenoj por tiu bendo estas plurbendaj, oni profitas la favoran frekvencrilaton kun 10m kaj 40m bendoj. Ankaŭ ekzistas dupolusaj kaj tribendaj Yagi antenoj por 10, 15 kaj 20 metroj.

Propagado redakti

Malsame al la malaltaj bendoj 160, 80 kaj 40 metroj ĝi suferas malmulte da absorbo en la D-tavolo. Samtempe ĝi estas bendo, kiu favore profitas la F-tavolon dum la tago kaj la nokto. Pro tiu kaŭzo ĝi estas tre bona bendo por dieksismo.
Fojfoje eblas fari kontaktojn kun proksimaj stacioj danke al reflektado en la E-tavolo.
Dum vintro la bendo fermiĝas rapide pro manko de joniĝo, tio kaŭzas ke la plej bona epoko por uzi ĝin estu inter printempo kaj aŭtuno. Dum somero la DX kontaktoj pere de la F2-tavolo estas eblaj dum la 24 horoj de la tago.

ILERA frekvencoj redakti

ILERA Sugestas frekvencojn kaj horarojn por skedoj kaj E-kontaktoj ĉiam en Universala Tempo. En la 20 metroj ili estas:

Khz Tagoj UT Regiono Echolink
14266 sab, dim, lun 12:30h Eŭropo
14266 sab, dim 20:30h Sud-Ameriko Ankaŭ en Echolink

Bendlarĝo redakti

IARU Regiono 1 redakti

Europo, Afriko kaj Norda Azio.

20 metroj 14000-14070 14070-14099 14099-14101 14101-14350
IARU Regiono 1

IARU Regiono 2 redakti

Ameriko

20 metroj 14000-14070 14070-14099 14099-14101 14101-14350
IARU Regiono 2

IARU Regiono 3 redakti

Azio kaj Pacifiko.

20 metroj 14000-14070 14070-14099 14099-14101 14101-14112 14112-14350
IARU Regiono 3

Kolorsignifo

= CW (nur telegrafio)
= CW, ciferecaj modoj ( <= 500 Hz )
= CW, ciferecaj modoj ( <= 500 Hz )
= CW, RTTY kaj datumoj
= Beacons
= CW, fonio
= CW, ciferecaj modoj ( <= 500 Hz ), fonio
= CW, fonio kaj bildo

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti