24 Horoj de Manso (france 24 Heures du Mans) estas fama aŭta daŭr-kurado okazanta ĉe Le Mans, Francio kutime dum frua aŭ meza junio. Ĝi estas aranĝita de la Automobile Club de l’Ouest (ACO). Granda nombro da aŭtoj en diversaj klasoj kuradas samtempe. La venkanto estas tiu kiu iras la plej longan distancon dum 24 horoj da daŭra kurado. Ĉiu teamo havas po tri pilotoj, ĝis la 1980aj ĉiu havis po du.

24 Horoj de Manso
emblemo
WEC race • ripetiĝanta sporta evento
Lando Francio
Fondita en 1923
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
24 Horoj de Manso
emblemo
WEC race • ripetiĝanta sporta evento
endurance race
Komenco 1923 vd
Geografia situo 47° 57′ 0″ N, 0° 12′ 27″ O (mapo)47.950.20750000000001Koordinatoj: 47° 57′ 0″ N, 0° 12′ 27″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
24 Horoj de Manso (Sarthe)
24 Horoj de Manso (Sarthe)
DEC
24 Horoj de Manso
24 Horoj de Manso
Lokigo de Sarthe en Francio
Map
24 Horoj de Manso
Retejo Oficiala retejo
vdr
La konkursejo
La konkursejo dum nokto

La kurado okazis la unan fojon en 1923 kaj oni nuligis la eventon en 1936 kaj inter 1940 - 1948. Je komenco de la kurado, la aŭtoj situis ĉe unu flanko de la kurejo, kaj la pilotoj ĉe alia. La pilotoj devis galopi trans la kurejon al siaj aŭtoj por la komenco de la kurado. Kvankam oni ĉesigis tian ĉi praktikon post 1970 pro ĝiaj memevidentaj danĝeroj, oni daŭre nomas tion ĉi "Mansa komenco". Pro la Mansa komenco, aŭtoj fabrikitaj de Porsche havas startilojn je la maldekstro de la direktilo, kontraste kun la kutimo meti ĝin je dekstro - estas pli facile por atingi la maldekstron kaj ĝi ebligas piloto startigi la aŭton pli rapide.

Malbonfortune, la kurado estas konata pro la plej malbona akcidento en la historio de aŭtosporto. Dum la kurado en 1955, Mercedes-aŭto kun franca piloto Pierre LEVEGH akcidentis kaj trafis homamason. Mortis la piloto kaj 80 spektantoj. La Mercedes-firmao poste eltiris siajn aŭtojn de la kurado. Ke ĝi neniigis sian partoprenon en aŭtosporto ĝenerale kaj ne revenis dum multaj jaroj pro tiu akcidento estas nur onidiro. Tiun decidon la firmao faris jam antaŭ la kurado. DaimlerChrysler, la firmao posedanta la Mercedes-markon, ankoraŭ konscias pri la okazaĉo. Tiu fakto evidentiĝis je ties eksiĝo de sportaŭta kurado en 1999 kiam ĝia CLK sporta prototipo enaeriĝis kaj rulinversiĝis trifoje ĉe Manso. Modifojn al la aerodinamiko oni enkondukis post la unua okazo por preventi denovajn okazojn, tamen ili ne sufiĉis.

La akcidento de 1955 instigis la svisan registaron leĝe malpermesi cirkvitan aŭtosporton, kaj tia malpermeso validas eĉ hodiaŭ.

Konkursaŭto de Toyota en 2016

La Mansa cirkvito de la Sarthe mem modifiĝis multfoje dum la jaroj. Ĝi estas plej fama pro longa rekta linio, nomata franclingve Ligne Droite des Hunaudières. En la malfruaj 1980aj, aŭtoj atingis rapidojn de 400 km/h, kaj organizantoj kredis tion malsekura. Oni instalis du kurbetojn en 1990 por malrapidigi la aŭtojn. Ĉe la fino de tiu ĉi avenuo troviĝas ĝibo, kiu flugigis la supre-menciitan Mercedes-CLKon. Oni ebenigis tion ĉi antaŭ la kurado en 2001, denove por pliigi sekurecon. Kvankam ĝibeto ekzistas eĉ nun, ĝi estas multe malpli elstara ol antaŭe.

Inter aliaj ŝanĝoj estis la anstataŭigo de la Maison Blanche (blanka domo) sekcio per la nunaj "Porsche-kurboj," kaj la konstruo de nova kurbeto en la Dunlop-kurbo por 2002.

La Mansa 24-hora kurado fame aperis en filmo aperinta en 1972, kun la simpla titolo "Le Mans," kaj fama usona aktoro Steve McQueen (kiu ankaŭ produktis la filmon). La filmo estas klasikaĵo, aprezata de aŭtosport-ŝatantoj. Oni kreis la filmon ĉe la kurejo uzante verajn aŭtojn de tiu epoko.

Mazda 787B el 1991

La plej sukcesa konstruisto en la historio de la kurado estas Porsche, havanta 19 venkojn entute (inkluzive de 7 sinsekvaj, de 1981 ĝis 1987). La dua plej sukcesa estas Audi, havanta 13 venkojn. Ĝi partoprenis 18 fojojn de 1999 ĝis 2016. La fruajn jarojn regis Bentley, venkinta 4 fojojn sinsekve inter 1927 kaj 1930. La plej sukcesa stiristo estas la dano Tom Kristensen, kiu venkis 9 fojojn inter 1997 kaj 2013.

Interpersona kverelo inter du posedantoj de aŭtofirmaoj kondukis al kvar sinsekvaj venkoj fare de Ford, kaj ĝia GT40, konstruita nur al la celo superi Ferrari-on, post kiam Enzo Ferrari neniigis negocon vendi sian firmaon al Ford.

Mazda, kiu venkis en la 59-a kurado en 1991 per sia Wankel-motora prototipo 787B, estas la sola konstruisto, kiu venkis kun nepiŝtomotora aŭto.

Venkintoj redakti