24 Temiso

asteroido

24 Temiso estas unu el plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi estas la ĉefa ano de la Temisa familio.

24 Temiso
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 24 Themis
Aliaj nomoj 1947 BA, 1955 OH, A853 GA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Temiso vd
Malkovro
Malkovrinto Annibale de Gasparis
Dato de malkovro 5-a de aprilo 1853
Loko de malkovro Napolo (Italio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
468,226 Gm (3,130 AU)
406,202 Gm (2,715 AU)
530,250 Gm (3,545 AU)
Discentreco 0,132
Meza anomaliangulo 161,641°
Klinangulo 0,760°
Periodo 2 022,486 t (5,537 j)
Meza cirkulrapido 16,76 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
35,992°
Argum. de periapsido 107,989°
Fizikaj ecoj
Diametro 198 km[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(1,13 ± 0,43) ×1019 kg[1][2]
(2 780 ± 1 350) kg/m3[1][2]
~ 0,15 m/s2[2]
~ 0,087 km/s[2]
Rotacia periodo 0,34892 t (8,374 h)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 159 K
Geometria albedo 0,067
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Absoluta magnitudo 7,08
vdr

Malkovro redakti

Temiso estis malkovrita la 5-an de aprilo 1853 de la itala astronomo Annibale de Gasparis.

Nomo redakti

Kolego de la malkovrinto, la itala astronomo Angelo Secchi, donis al ĝi la nomon de la titanino Temiso (greke Θέμις), personiĝo de la dia leĝo en la helena mitologio.

Ecoj redakti

Ĝi estas plej granda ano de la Temisa familio, asteroida familio kiu komponiĝas el kerno da kelkaj grandaj objektoj ĉirkaŭataj de amaso da malgrandaj korpoj.

La 7-a de oktobro 2009 la NASA Infrared Telescope Facility konfirmis ke ĝia surfaco estas kovrita de akvoglacia tavolo.[3] Organikaj kemiaĵoj estis ankaŭ trovitaj, kiel policiklaj aromataj hidrokarbonoj, metiloj kaj metileno.

Ĉar je temperaturo de 159 K, la glacio sublimiĝas, tiu glacia tavolo nepre estas "nutrita" de sub-surfaca rezervujo. Alia hipotezo estas, ke akvo estus produktita el la protonoj de la suna vento. La alt-energiaj protonoj reagus kun la oksigeno de la mineralaj oksidoj por formi hidroksilojn kiuj poste aliformiĝus al akvo.[4]. Tiu malkovro apogas la hipotezon laŭ kiu falintaj asteroidoj alportis akvon sur Teron.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
23 Talio24 Temiso25 Foceo