2535 Hämeenlinna

asteroido

2535 Hämeenlinna estas malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono.

2535 Hämeenlinna
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 2535 Hämeenlinna
Aliaj nomoj 1939 DH; 1929 EM;
1949 EF; 1954 UN;
1959 CB; 1964 TR;
1969 AZ; 1977 QQ4;
1981 VW; 1981 WV;
1981 YW1
Nomita laŭ Hämeenlinna vd
Malkovro
Malkovrinto Yrjö Väisälä
Dato de malkovro 17-a de februaro 1939
Loko de malkovro Turku
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
335,150 Gm (2,240 AU)
308,214 Gm (2,060 AU)
362,086 Gm (2,420 AU)
Discentreco 0,080
Meza anomaliangulo 258,619°
Klinangulo 3,428°
Periodo 1224,813 tagoj (3,353 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,90 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
172,837°
Argum. de periapsido 308,689°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata:9,42 ± 0,07 km
Ĉefa korpo: 9,2 km
Rotacia periodo 0,269255 tago
(3,23106 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,268 ± 0,03
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,5
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 17-an de februaro 1939 de la finnlanda astronomo Yrjö Väisälä elde la Observatorio de Iso-Heikkilä en Turku.

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la finna urbo Hämeenlinna, ĉefurbo de Suda Finnlando.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 18-an de decembro 2015 de V. Benishek, D. Pray, P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, H. Kucakova, J. Vrastil, J. Pollock, R. Groom, K. Stranger, A. Carbognani, R. Montaigut, A. Leroy, D. Reichart kaj J. Haislip per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 25-an de februaro 2016

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 2 km, orbitan duonan grandakson de proksimume 19 km kaj orbitan periodon de 0,8846 ± 0,0004 tago (21,23 ± 0,0096 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas 21,23 horoj: ĝi estas en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2534 Houzeau2535 Hämeenlinna2536 Kozyrev