28978 Iksiono

asteroido

28978 Iksiono (Ixion) estas objekto de la Kujper-zono malkovrata la 22-an de majo 2001 de teamo de la Deep Ecliptic Survey: (Robert L. Millis, Marc W. Buie, Eugene Chiang, James L. Elliot, Susan D. Kern, David E. Trilling, R. Mark Wagner kaj Lawrence H. Wasserman).

Iksiono
Transneptuna objekto
astronomia simbolo
astronomia simbolo
28978 Iksiono
28978 Iksiono
28978 Iksiono
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto
Oficiala nomo 28978 Ixion
Aliaj nomoj 2001 KX76 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Iksiono vd
Malkovro
Malkovrintoj Robert L. Millis
Marc W. Buie
Eugene Chiang ...
Dato de malkovro 22-a de majo 2001
Loko de malkovro Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo, Ĉilio
Orbitaj ecoj
Asteroida familio plutoneno
transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5 910,9 ×106 km
4 483,9 ×106 km
7 337,79 ×106 km
Discentreco 0,241
Meza anomaliangulo 264,157°
Klinangulo 19,621° (sur la ekliptiko)
Periodo 90 717,327 t (248,37 j)
Meza cirkulrapido 4,67 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
71,026°
Argum. de periapsido 299,793°
Fizikaj ecoj
Diametro 759 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,3 ×1020 kg
~ 1 000 kg/m3
~ 0,1 m/s2
~ 0,28 km/s
Rotacia periodo ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 61 K
Geometria albedo 0,15
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 3,2
Videbla magnitudo 19,84 vd
vdr

Nomo redakti

Maldaŭre nomita 2001 KX76, ĝi ricevis la nomon de Iksiono, lapita reĝo de la helena mitologio.

Ecoj redakti

Iksiono aperas iome ruĝa, (iom pli ruĝa ol 50000 Kvavaro), ĝia albedo (0,15) estas pli granda ol tiu de la kubevanoj. Laŭ spektra observo, ĝia surfaco estus mikso da karbono kaj tolino (kunpolimeroj rezultantaj de la ultraviolaj radiadoj sur akvo-klatratoj kaj aliaj organikaj kemiaĵoj)

Ĝia diametro estis unue taksita inter 1200 kaj 1055 km. Sed ĉar ĝia albedo estas granda, oni nun taksas ĝian grandon al 759 km, iom pli malgranda ol Cereso[1].

Per la "Very Large Telescope", oni ekzamenis, ĉu Iksiono ne havus kometan econ[2]; oni ne trovis "voston". Iksiono estas nun ĉirkaŭ 41 AU for de Suno, kaj eblas, ke, kiam ĝi proksimiĝos sian perihelion (en 2070), voston aŭ maldaŭran atmosferon oni observus ĉe ĝi.

Orbito redakti

 

Ĝi estas unu el la plutonenoj, objektoj en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno. Ĝia orbito similas tiun de Plutono, sed alimaniere direktigata: ĝia perihelio estas "sub" la ekliptiko, Iksiono povas proksimiĝi al Plutono, male al aliaj plutonenoj kiel 90482 Orko.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (28001 - 29000)Poste:
(28977) 2001 KP7328978 Iksiono(28979) 2001 LW