3-a simfonio (Dvořák)

La 3-a simfonio en E♭-maĵoro, Op. 10, B. 34 estas klasika kompono de la ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák.

La unua paĝo de la aŭtografa partituro de la 3-a simfonio de Dvořák.

Oni ne scias precize kiam oni kreis la verkon (Dvořák forviŝis la noton sur la titolpaĝo pere de tranĉilo tiom efike ke ne eblas rekonstrui la plej gravan datinformon).[1] Tamen, la simfonio estis komponita probable en 1872, sed eble verkita en partituro nur la postan jaron.[1] Ankaŭ ne eblas trovi certe la originan tekston de la verko.

Fono redakti

Kiam li komponis sian trian simfonion, Dvořák estis violonisto en la orkestro de la Provizora Teatro (Prozatímní divadlo) de Prago, kio plifortigis lian influon el la verkoj de la germana komponisto Richard Wagner, kio videblas pli forte en tiu simfonio ol en aliaj liaj verkoj. Dvořák eklaboris por la simfonio en aprilo 1873 kaj finkompletigis ĝin en julio. Li ekkomponi sian 4-an simfonion poste dum tiu sama jaro.[2]

Enhavo redakti

La simfonio estis verkita por orkestro de du flutoj, fluteto, du hobojoj, angla korno, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, tjubo, timbaloj, triangulo, harpo kaj kordinstrumentoj.[3]

Tiu verko, malkiel ĉe la aliaj liaj simfonioj, havas tri movimentojn, nome la jenaj:

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Score, p. IX
  2. 1930-, Layton, Robert,. (1978) Dvořák symphonies and concertos. Seattle: University of Washington Press, p. 17. ISBN 0295955058. OCLC 4475272.
  3. "Symphony No. 3". www.antonin-dvorak.cz. Alirita la 22an de junio 2019.

Bibliografio redakti

  • Brown, A. Peter. “The Symphonies of Antonín Dvořák,” in The Second Golden Age of the Viennese Symphony: Brahms, Bruckner, Dvořák, Mahler, and Selected Contemporaries (Bloomington: Indiana University Press, 2003), 314–436.
  • Dvořák, Antonín: Sinfonia III. Op. 10. Score. Prague: Editio Supraphon, 1989. H 3703.
  • Christoph Hahn, Siegmar Hohl (eld.), Bertelsmann Konzertführer. Bertelsmann Lexikon Verlag, Gütersloh/Munich 1993, ISBN 3-570-10519-9
  • Annette Retinski, Alfred Beaujean, Harenberg Konzertführer: der Schlüssel zu 600 Werken von 200 Komponisten: mit 800 CD-Empfehlungen der "FonoForum"-Redaktion, fourth edition. Harenberg Kommunikation, Dortmund, 1998. ISBN 3-611-00535-5.
  • Hansjürgen Schaefer: Konzertbuch Orchestermusik A-F. VEB Deutscher Verlag für Musik, Leipzig 1958.