360-grada video

360-grada video estas video en kiu ĉiu direkto estas registrata samtempe pere de ĉiudirekta kamerao aŭ kameraaro. Dum spektado sur normala plata spektilo, la spektanto povas regi la spektodirekton kiel ĉe panoramo. Ĝi ankaŭ povas esti spektata per spektilo aŭ projekciilaro aranĝita kiel sfero aŭ parto de sfero. Oni malkonsentas, ĉu 360-grada video estu priskribata kiel virtuala realeco.

Ekzempla 360-grada video en formato 360x180 kaj egalortangula.

Kreado redakti

 
Iuj ĉiudirektaj kameraoj havas larĝangulajn lensojn sur la antaŭaj kaj malantaŭaj flankoj por faciligi registron de 360-grada video.

Oni kutime registras 360-gradan videon aŭ per speciala aranĝo de pluraj kameraoj, aŭ per tiucela kamerao kiu enhavas plurajn enfiksitajn lensojn, kaj filmante parte koincidajn angulojn samtempe. Per kunigado de bildoj, oni faras el la disaj registroj unu sferan videaĵon, kaj ĝustigas la kolorojn kaj kontraston de ĉiu bildo por ke ili estu koheraj kun la aliaj.[1][2] Tiu prilaborado estas farata aŭ de la kamerao mem aŭ per specialaj programoj, kiuj povas analizi oftajn vidajn kaj aŭdajn registrojn kaj kunligi la signalojn de la diversaj kameraoj. Ĝenerale, la sola areo nespektebla estas la direkto al la apogilo de la kamerao.[3][4]

Spektado redakti

Oni kutime spektas 360-gradajn filmojn per personaj komputiloj, moveblaj aparatoj kiel saĝtelefonoj, aŭ tiucelaj surkapaj spektiloj. Uzantoj povas panorami tra la filmo per klakado kaj trenado. Ĉe saĝtelefonoj, internaj sensiloj kiel la giroskopo ankaŭ povas esti uzataj por panorami laŭ la turno de la aparato. Profitante tiun konduton, stereoskop-aspektaj enfermaĵoj por saĝtelefonoj (kiel Google Cardboard kaj Samsung Gear VR) povas esti uzataj por spekti 360-gradajn videojn en enmerga formato simila al virtuala realeco. Oni spektas la spektilon de la telefono tra lensoj havataj ene de la enfermaĵo, malsame de surkapaĵoj por virtuala realeco, kiuj havas siajn propracelajn spektilojn.[5][6][7]

Referencoj redakti

  1. (2005-02-01) “Surround video: a multihead camera approach”, The Visual Computer (en) 21 (1–2), p. 92–103. doi:10.1007/s00371-004-0273-z. 
  2. "Create Immersive Experiences", Rewind. Kontrolita 2017-05-13. (en-gb)
  3. 10 things I wish I knew before shooting 360 video. CBS Interactive. Alirita 12-an de julio, 2016.
  4. Maher, Michael. How to Shoot, Edit, and Upload 360-Degree Videos. The Beat (2a de Oktobro 2015). Alirita 14-a de marto 2016.
  5. (2015-03-13) “You Can Now Watch and Upload 360-Degree Videos on YouTube”, Wired. Alirita 12-an de julio 2016.. 
  6. How 360 degree videos are shot. Alirita 31-an de majo, 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-19. Alirita 2021-07-19.
  7. Best VR headsets to buy in 2016, whatever your budget. Alirita 12-an de julio, 2016.

Eksteraj ligiloj redakti