3671 Dionizo

asteroido

3671 Dionizo estas tre malgranda, meze hela duopa amora asteroido malkovrita de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, la 27-an de majo 1984, elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

3671 Dionizo
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 3671 Dionysus
Aliaj nomoj 1984 KD
Nomita laŭ Dionizo vd
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn Shoemaker kaj
Eugene Shoemaker
Dato de malkovro 27-a de majo 1984
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido
asteroida zono
Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
328,970 Gm (2,199 AU)
150,899 Gm (1,0087 AU)
507,041 Gm (3,389 AU)
Discentreco 0,5413
Meza anomaliangulo 189,367°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 13,529°
Periodo 1191,092 tagoj (3,261 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,09 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
82,083°
Argum. de periapsido 204,290°
Terdistanco
- Minimuma

3,377 Gm (0,02258 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 1,46 ± 0,2 km
Ĉefa korpo : 1,43 ± 0,2 km
Maso
- Denso
2,48 × 1012 kg
1,6 ± 0,65 g/cm³
Rotacia periodo 0,1127 tago (2,705 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,179 ± 0,079
Observaj ecoj
Spektroklaso Cb
Absoluta magnitudo 16,48
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la helena dio Dionizo.

Ĝia orbito tanĝas tiun de Tero : ĝia perihelio (aŭ periapsido) situas proksime de la Tera aphelio : ĝi estas potence danĝera terrenkonta asteroido, ĝi estas ankaŭ marsrenkonta asteroido. Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 4:7 kun Marso.

La 19-an de junio 1984, Dionizo pasis al 0,0305 AU (4,558 milionoj da km) de Tero; kaj la 18-an de junio 2085, ĝi pasos al 0,0280 AU (4,188 milionoj da km) de nia planedo.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita en la 30-an de majo 1997 de S. Mottola, G. Hahn, P. Pravec kaj L. Šarounová per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio La Silla de ESO, anoncita la 10-an de junio 1997 kaj ricevis la provizoran nomon S/1997 (3671) 1.[1]

Ĝi havas diametron de 0.29 ± 0.05 km kaj orbitas je 3,6 ± 0.6 km de Dionizo kun periodo de 27,72 horoj (1.156 ± 0.0004 tago) kaj orbita discentreco de 0,07. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3670 Northcott3671 Dionizo3672 Stevedberg