La 40 Watt Club (esperante 40 Ŭata Klubo) estas grava punkejo en Athens, Georgio. Kune kun la grupoj CBGB's, Whisky a Go Go kaj kelkaj aliaj, ĝi grave partoprenis la lanĉon de usona punko kaj nov-vaga muziko.

La klubo estis la precipa koncertejo por multaj muzikaj grupoj de la urbo, inkluzive de la grupoj Pylon, R.E.M., Drivin N Cryin, Guadalcanal Diary, The Primates, Indigo Girls, Modern Skirts kaj Mastodon. Ĝia neformaleco kaj "mem-fara" atmosfero gravis en la kreado de la usona punka muziko ĝenerale, kaj de "muzika komunumo" en la urbo konkrete. En la lastaj jaroj, la klubo estis la "hejma bazo" de nacie konataj grupoj kiel ekzemple Of Montreal, Drive-By Truckers kaj The Whigs.