La 41-a Ŝakolimpiko, organizita de FIDE estis malferma teama ŝakturniro, same kiel pluraj aliaj okazaĵoj por antaŭenigi ŝakludon, ĝi okazis inter la 1-an de aŭgusto kaj la 14-an de aŭgusto 2014, en Tromsø, Norvegio.

Entute partoprenis 1570 ŝakistoj ĉe la Olimpiko, kun 881 viroj kaj 689 virinoj.[1] La nombro da partoprenantaj teamoj estis 177 el 172 landoj en la vira turniro kaj 136 el 131 landoj en la virina turniro. La ĉefaj parto de la turniro okazis ĉe Mackhallen. La Ĉefa decidanto pri la okazaĵo estis la internacia ŝakarbitro Panagiotis Nikolopoulos el Grekio.

Ĉinio gajnis la malferman turniron unuafoje, dum Rusio rikoltis venkon en la sekcio de la virinoj por la tria sinsekva. La okazaĵo ankaŭ estis la lasta konkurenca turniro por Judit Polgár, la plej forte virina ŝakludanto en la historio, kiu sciigis sian emeritiĝon de konkurenca ŝako dum la ripoztago de la Olimpiko. Ludante kiel rezervludanto por Hungario en la malferma turniro, ŝi gajnis arĝentan medalon kun sia teamo kaj registris kvar venkojn, unu perdon kaj unu egalvenkon por poentaro 4½/6.

Rezultoj redakti

# Lando ŝakistoj Averaĝa Elo-nombro P dSB
1   Ĉinio Wang Yue, Ding Liren, Yu Yangyi, Ni Hua, Wei Yi 2699 19
2   Hungario Leko, Balogh, Almási, Rapport, Judit Polgár 2703 17 372.0
3   Barato Negi, Sethuraman, Sasikiran, Adhiban, Lalith Babu 2631 17 371.5
4   Rusio Kramnik, Grischuk, Svidler, Karjakin, Nepomniachtchi 2773 17 352.0
5   Azerbajĝano Mamedyarov, Radjabov, Mamedov, Safarli, Guseinov 2694 17 345.0
6   Ukrainio Ivanchuk, Ponomarjov, Eljanov, Korobov, Moiseenko 2723 16 377.5
7   Kubo Dominguez, Bruzón, Quezada, Ortiz, Yuri Gonzalez 2629 16 361.0
8   Armenio Aronian, Sargissian, Movsesian, Akopian, Kotanjian 2705 16 350.5
9   Israelo Gelfand, Rodshtein, Smirin, Sutovsky, Postny 2683 16 348.0
10   Hispanio Vallejo, Guijarro, Salgado, Illescas, Vázquez 2640 16 334.5

Individuaj medaloj redakti

Rezultoj virina turniro redakti

# Lando Ŝakistoj Averaĝa Elo-nombro Poentoj dSB
1   Rusio Lagno, Gunina, Kosteniuk, Girya, Pogonina 2520 20
2   Ĉinio Hou Yifan, Ju Wenjun, Zhao Xue, Tan Zhongyi, Guo Qi 2549 18 406
3   Ukrainio A. Muzychuk, M. Muzychuk, Ushenina, Zhukova, Gaponenko 2510 18 383
4   Kartvelio Dzagnidze, Khotenashvili, Javakhishvili, Melia, Batsiashvili 2499 17 390
5   Armenio Danielian, Mkrtchian, Galojan, Kursova, Sargsyan 2383 17 350.5
6   Kazaĥio Nakhbayeva, Saduakassova, Abdumalik, Davletbayeva, Dauletova 2333 17 320
7   Pollando Socko, Zawadzka, Szczepkowska-Horowska, Bartel, Kulon 2402 16 362
8   Usono Krush, Zatonskih, Abrahamyan, Katerina Nemcova, Foisor 2405 16 339.5
9   Germanio Pähtz, Schleining, Melamed, Ohme, Hoolt 2379 16 304
10   Barato Dronavalli, Sachdev, Karavade, Gomes, Padmini 2421 15 380

Individuaj medaloj redakti

  • Ŝaktabulo 1:   Nana Dzagnidze 2719
  • Ŝaktabulo 2:   Valentina Gunina 2651
  • Ŝaktabulo 3:   Alexandra Kosteniuk 2639
  • Ŝaktabulo 4:   Natalia Zhukova 2512
  • Rezervo:   Padmini Rout 2584

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:ŜakolimpikoPoste:
40-a Ŝakolimpiko1-an de aŭgusto - 14-an de aŭgusto 201442-a Ŝakolimpiko