4503 Kleobulo

asteroido

4503 Kleobulo estas tre malgranda amora kaj marsrenkonta asteroido, malkovrita la 28-an de novembro 1989 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

4503 Kleobulo
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 4503 Cleobulus
Aliaj nomoj 1989 WM; 1980 YS
Nomita laŭ Kleobulo vd
Malkovro
Malkovrinto Carolyn S. Shoemaker
Dato de malkovro 28-a de novembro 1989
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
404,935 Gm (2,707 AU)
193,174 Gm (1,291 AU)
616,687 Gm (4,122 AU)
Discentreco 0,523
Meza anomaliangulo 348,916°
Klinangulo 2,515°
Periodo 1626,601 tagoj (4,453 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,13 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
46,057°
Argum. de periapsido 76,237°
Terdistanco
- Minimuma

43,797 Gm (0,293 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 2,7 km
Rotacia periodo ~ 0,13 tago (~ 3,13 horoj)
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Absoluta magnitudo 15,6
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la greka filozofo Kleobulo de Lindo (-630-560).

Kvankam klasifikata kiel apudtera objekto, ĝi ne venas pli proksima ol 43 miliono da km de Tero, sed ĝi povas alprosimiĝi de 6,045 milionoj da km de Marso.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4502 Elizabethann4503 Kleobulo4504 Jenkinson