La filmo 50 First Dates estas romantika komedio de la jaro 2004, ĉefrolas Adam Sandler kiel bestkuracisto kaj Drew Barrymore kiel amnezia artinstruistino, ĝi estis gvidata de Peter Segal. La plej granda parto estis filmita en Oahu, Havajo. La fikcia memorperda malsano Goldfield sindromo suferita de Lucy similas al mallongdaŭra memorperdo-amnezio. La 2014 malajalama filmo Ormayundo Ee Mukham estis inspirita je tiu ĉi filmo same kiel la 2007 telugua filmo Sathyabhama kaj la 2008 filmo 50 First Kisses (50回目のファーストキス).Tiu ĉi estas la dua el la tri okazoj en kiuj kune laboras Sandler kaj Barrymore. La unua estis en la filmo The Wedding Singer en 1998 kaj la tria estis dum Blended en 2014.

50 First Dates
filmo
Originala titolo 50 First Dates
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 13 feb. 2004, 22 apr. 2004, 18 jun. 2005
Ĝenro romantika komedio
Kameraado Jack N. Green
Reĝisoro(j) Peter Segal
Produktisto(j) Jack Giarraputo • Steve Golin • Nancy Juvonen
Scenaro George Wing
Filmita en San-Francisko • Havajo • Malibu
Loko de rakonto Havajo
Muziko de Teddy Castellucci
Rolantoj Adam Sandler • Drew Barrymore • Rob Schneider • Sean Astin • Lusia Strus • Blake Clark • Dan Aykroyd • Amy Hill • Allen Covert • Missi Pyle • Maya Rudolph • Lynn Collins • Kristin Bauer van Straten • Kevin James • Katheryn Winnick • Jessica Bowman • Jackie Sandler
Produktinta firmao Happy Madison Productions 
Flower Films 
Columbia Pictures
IMDb
vdr

Resumo redakti

Henry Roth (Adam Sandler), estas mara biologo, kiu loĝas en Havajo, li konas artintruistinon Lucy Whitmore (Drew Barrymore) en kafeterio dum iu mateno. Hazarde ili interrilatiĝas sed baldaŭ oni malkovras ke Lucy malsanas je retroamnezio pro akcidento suferita jarojn antaŭe. La rezulto estas ke ŝi havas neniun memoraĵon pri okazaĵoj inter la tago de la akcidento kaj la nuntempo, ĉar Lucy nekapablas igi la mallongdaŭra memoro en longdaŭran memoron. Ĉiu matene ŝi vekiĝas kaj perdas ĉiujn memoraĵojn pri la antaŭa tago. Ŝi naive kredas ke ĉiutage estas la 13an de oktobro 2002. Ŝia frato kaj patro kondutas sin kvazaŭ estus tiu tago, la naskiĝtago de la patro, por eviti ke Lucy suferu kaj malkovru la akcidenton.
Pro la speciala situacio de Lucy, ĉiutage Henry strebas atentigi ŝin per novaj kaj imagemaj formoj. Malgraŭ tio ke lia patro kaj frato avertas lin kaj petas al li ne plu iri al la kafeterio kaj ke li ne plu profitu je la situacio. Tamen Henry plenumante la promeson, ne plu iras al la kafeterio sed haltas apud la vojo inter la loko kaj la hejmo de Lucy. La patro kaj la frato malkovras tion ĉar Lucy kantas Wouldn't It Be Nice dum ŝi pentras en la garaĝo se ŝi renkontis lin. Tiel danke al la persisto de Henry kaj al la feliĉo de Lucy sentas kiam ŝi vidas lin la patro kaj la frato fine permesas al li vidi Lucy. La sekvan tagon Henry aperas en la domo de Lucy kun video, kiu eksplikas la akcidenton kaj ĉion, kio okazis ekde tiam.
Iu mateno Lucy vekiĝas kune kun Henry en la sama lito post kuna tranokto. Ĉar ŝi ne rememoras lin ŝi atakas Henry. Li lasas la ĉambron kaj Lucy aŭdas paroladon inter Henry kaj la kuracisto. Ili parolas pri tio ke Henry ne ĝuos la revon eksplori Antartikon ĉar li decidis resti ĉe Lucy kun la espero ke iam ŝi memoru pri la ĉiutaga vivo. Lucy rompas la rilaton ĉar ŝi sentas ke la rilato apartigas Henry el siaj revoj. Por ne lasi spurojn ŝi bruligas sian taglibron.
Henry ne kapablas daŭrigi sian vivon sen Lucy sed finfine li decidas iri al Antarkto. La patro kaj la frato de Lucy vizitas lin kaj informas ke ŝi daŭrigas sian vivon konscia pri sia malsano kaj ĉiam estas feliĉa kaj kantas Wouldn't It Be Nice. Antaŭ forlasi lin la patro donacas al li diskon de The Beach Boys. Henry kredas ke la fakto ke ŝi estas feliĉa kaj kantas la kanzonon estas signifas ke Lucy memoras pri li tial li revenas al la centro por personoj kun memorproblemoj kie Lucy decidis loĝi kiel artinstruistino por ne okazigi problemojn al la aliaj. Kiam Henry eniras kaj demandas al ŝi ĉu ŝi memoras lin, ŝi respondas ke ne sed ŝi petas ke li akompanu ŝin al sia ĉambro. Surprize Henry vidas ĉambron plena je pentraĵoj pri li mem en malsamaj artaj stiloj. Ŝi diras ke ŝi ne scias kial ŝi pentris tion sed ke ŝi revas pri li ĉiunokte. Henry eksplikas la rilaton, kiun ili havis kaj kiso finas la scenon.
Je la fino de la filmo, Lucu vekiĝas en stranga loko sed post vidi videon rimarkas ke ŝi edziĝis al Henry. Post supreniri la ŝtuparon ŝi rimarkas ke ili estas sur ŝipo en la Antartiko kun Henry, sia malgranda filino Nicole kaj Marlin, la patro de Lucy.
La kanzono Over the Rainbow kantata de Israel Kamakawiwo'ole aŭdiĝas dum la ŝipo Sea Serpent navigas.

Geaktoraro redakti

Aktoro Rolo
Adam Sandler Henry Roth
Drew Barrymore Lucy Whitmore
Rob Schneider Ula
Sean Astin Doug Whitmore
Lusia Strus Alexa
Dan Aykroyd Kuracisto Keats
Amy Hill Sue
Allen Covert Tom dek sekundoj
Blake Clark Marlin Whitmore
Maya Rudolph Stacy
Pomaika'i Brown Nick

Kritikoj redakti

La reagoj de la kritiko estis dividita. Dum la grandaj kritikistoj ĝuis la filmon (kiel New York Times reviewer A.O. Scott) kaj laŭdis la historion, ili bedaŭris la troan kaj nekongruajn montrojn de simpla humuro kaj referencoj al la drogaĉoj.[1]
Sandler kaj Barrymore gajnis premion Best On-Screen Team en la MTV Movie Awards. La du aktoroj, kiuj jam antaŭe kune laboris en la populara filmo The Wedding Singer komentis ke 50 First Dates estis unu el siaj personaj streboj plej resulthavaj.

Scenejoj redakti

La plej granda parto estis filmita en lokoj de Kaneohe, Kaaawa, Wahiawa, Makapu'u, Waimanalo, O'ahu kaj la haveno Kaneohe. La loĝejo de la rosmaroj vere estas en Vallejo, Kalifornio, en la Six Flags Discovery Kingdom kaj la golfa kamparo de Los-Anĝeleso, Kalifornio. Krome la realaj treinistoj de la rosmaroj aperas en la filmo.
La ŝipo Sea Serpent estas 51' Formosa. Ĝi estas posedaĵo de familio kiu loĝas en ĝi en Oahu. La reala nomo de la ŝipo estas "Viking Spirit".

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti