511 Davida

asteroido

511 Davida estas tre granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, la 6-a plej granda korpo de la ĉefa zono post Cereso, 2 Pallas, 4 Vesta 10 Hygiea kaj 52 Europa (kaj proksimume egale kun 704 Interamnia).[2] Ĝi entenas ĉirkaŭ 1,5 % el la maso de la ĉefa zono.

511 Davida
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
511 Davida en rotacio
511 Davida en rotacio
511 Davida en rotacio
asteroido
Oficiala nomo 511 Davida
Aliaj nomoj 1903 LU
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ David Peck Todd vd
Malkovro
Malkovrinto Raymond Smith Dugan
Dato de malkovro 30-a de majo 1903
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
473,742 Gm (3,167 AU)
385,946 Gm (2,580 AU)
561,538 Gm (3,754 AU)
Discentreco 0,185
Meza anomaliangulo 124,997°
Klinangulo 15,936°
Periodo 2 058,370 tagoj (5,64 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,59 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
107,683°
Argum. de periapsido 338,694°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
367 × 294 × 231 km[1]
270,327 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(4,38 ± 0,2) × 1019 kg[1]
(3 450 ± 1 510) kg/m3[1]
0,0911 m/s²
0,1724 km/s
Rotacia periodo 0,2138 tago
(5,131 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 160 K
Geometria albedo 0,054
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Absoluta magnitudo 6,22
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

12,98
9,5
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estas malkovrita de la usona astronomo Raymond Smith Dugan elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 30-an de majo 1903.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon "Davida" honore al la usona astronomo David Peck Todd (18551939).

Ecoj redakti

511 Davida estas unu el la maloftaj asteroidoj, kies formo estis determinita per observadoj elde Tero. Inter 2002 kaj 2007, astronomoj de la Observatorio W. M. Keck uzis la adaptiĝeman optikon de la teleskopo Keck II por foti 511 Davida.[3] Ĝia formo estas neregula kun du elstaraĵoj kaj plataĵo kiu estas verŝajne kratero de diametro 150 km.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
510 Mabella511 Davida512 Taurinensis