5259 Epigeo

asteroido

5259 Epigeo estas mezgranda malhela troja asteroido, orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, tiel nomata "Greka Tendaro"[1]: ĝi situas "antaŭ" Jupitero laŭ sia orbita movo.

5259 Epigeo
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5259 Epeigeus
Aliaj nomoj 1989 BB1
Nomita laŭ Epeigeus vd
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker kaj
Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro 30-a de januaro 1989
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Greka tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
777,933 Gm (5,200 AU)
722,369 Gm (4,829 AU)
833,498 Gm (5,572 AU)
Discentreco 0,0714
Meza anomaliangulo 204,188°
Klinangulo 15,921°
Periodo 4331,355 tagoj
(11,859 jaroj)
Meza cirkulrapido 13,07 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
67,476°
Argum. de periapsido 199,778°
Fizikaj ecoj
Diametro 42,59 ± 4,4 km
Rotacia periodo 0,7675 tago (18,42 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0739 ± 0,018
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 10,3
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 30-an de januaro 1989 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la mirmidono Epigeo. Batalinto en la greka armeo dum la Troja milito, li estis mortigita de Hektoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5258 Roeo5259 Epigeo5260 Philvéron