5381 Seĥmeto

asteroido
(Alidirektita el 5381 Sekhmet)

5381 Seĥmeto estas tre malgranda, tre hela duopa atona asteroido, terrenkonta kaj venusrenkonta.

5381 Seĥmeto
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 5381 Sekhmet
Aliaj nomoj 1991 JY; 1981 OJ
Nomita laŭ Seĥmeta vd
Malkovro
Malkovrinto Carolyn S. Shoemaker
Dato de malkovro 14-a de majo 1991
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
141,739 Gm (0,9475 AU)
99,736 Gm (0,6667 AU)
183,741 Gm (1,228 AU)
Discentreco 0,2963
Meza anomaliangulo 210,424°
Epoko: 21-a de januaro 2022
Klinangulo 48,965°
Periodo 336,855 tagoj (0,9223 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
58,534°
Argum. de periapsido 37,426°
Terdistanco
- Minimuma

16,958 Gm (0,1134 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 1,04 ± 0,05 km
Ĉefa korpo: 1 ± 0,05 km
Maso
- Denso
1,07 × 1012 kg
1,98 ± 0,65 g/cm³[1]
Rotacia periodo 0,1176 tago (2,823 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo JPL: 0,507 ± 0,063
R. Johnston: 0,25 ± 0,03
Observaj ecoj
Spektroklaso S[1]
Absoluta magnitudo 16,6
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 14-an de majo 1991 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono); ĝi ricevis la nomon de la leon-kapa diino Seĥmeto de la egipta mitologio.

Orbito redakti

Ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Venuso.

Ĝia tre klinita orbito krucas tiujn de Venuso kaj de la Tero, ĝia suprenira nodo estas proksima de la venusa orbito:

  • Ĝia tera MOID estas 0,113354 astronomia unuo (16,958 milionoj da km).
  • Ĝia venusa MOID estas 0,01927 astronomia unuo (2,883 milionoj da km).
  • La 18-an de majo 1991 ĝi pasis al 0,1128 astronomia unuo (16,874 milionoj da km) de Tero.
  • La 18-an de majo 2086 ĝi pasos al 0,1135 astronomia unuo (16,982 milionoj da km) de nia planedo.

Fizikaj ecoj redakti

5381 Seĥmeto estis observita la 8-an de majo 2003 per radaro elde la radioteleskopo de Arecibo far'de M. C. Nolan, E. S. Howell, A. S. Rivkin, kaj C. D. Neish.[1] Tiuj observoj montris, ke ĝi esta "ŝtona" asteroido de spektra klaso "S", riĉa je pirokseno kaj, verŝajne, de olivino. Ĝia febla denso (1.98 ± 0.65) indikas porecon de 40 %.

Satelito redakti

La sama observado permesis la malkovron de satelito,[1] anoncita la 6-an de julio 2003, konfirmita en 2014 per observoj de lumaj kurboj.[2]

Tiu satelito havas diametron de 0,3 ± 0,05 km kaj orbitas je distanco de 1,54 ± 0,12 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 0,5208 ± 0,012 tago (12,5 horoj). Ĝia rotacia periodo, ankoraŭ malprecize konata, estas 10 ± 2 h horoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5380 Sprigg5381 Seĥmeto5382 McKay