5500 Twilley

asteroido

5500 Twilley estas tre malgranda, treege hela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 24-an de novembro 1981 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).

5500 Twilley
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5500 Twilley
Aliaj nomoj 1981 WR; 1974 VU2 ;
1988 XV
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 24-a de novembro 1981
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
341,050 Gm (2,280 AU)
310,530 Gm (2,076 AU)
371,569 Gm (2,484 AU)
Discentreco 0,08949
Meza anomaliangulo 206,162°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 4,397°
Periodo 1257,294 tagoj (3,442 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,73 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
112,512°
Argum. de periapsido 340,849°
Terdistanco
- Minimuma

163,510 Gm (1,093 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 4,48 ± 0,12 km
Ĉefa korpo : 4,33 km
Rotacia periodo 0,1231 tago (2,955 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,350 ± 0,056
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,72
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de Royston C. Twilley, instruisto de la malkovrinto en la elementa lernejo de Tooting (kvartalo de la suda ĉirkaŭurbo de Londono) dum 1954 - 1955.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita en februaro 2017 de M. Conjat, R. Montaigut, C. Pinturaud, R. Behrend, P. Griveaud, D. Mata kaj J.-P. Rivet per observoj de lumaj kurboj elde diversaj la observatorioj de Nico, Liono, Pichasca (Ĉilio), Haute-Provence, Ĝenevo kaj Calern, anoncita la 20-an de decembro 2019.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,17 km kaj orbitas je distanco taksita al 7,8 km de la ĉefa korpo. Ĝia orbita periodo estas 0,7315 ± 0,0003 tago (17,56 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
(5499) 1981 SU25500 Twilley(5501) 1982 FF2