5751 Zao

asteroido

5751 Zao estas tre malgranda, tre hela kaj malrapide rotacianta amora asteroido, malkovrita la 5-an de januaro 1992 de la japana astronomo Masahiro Koishikawa, apud Sendajo en Japanio.

5751 Zao
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 5751 Zao
Aliaj nomoj 1992 AC; 1989 EN1
Nomita laŭ Mount Zaō vd
Malkovro
Malkovrinto Masahiro Koishikawa
Dato de malkovro 5-a de januaro 1992
Loko de malkovro Sendajo (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
314,572 Gm (2,103 AU)
181,271 Gm (1,212 AU)
447,873 Gm (2,994 AU)
Discentreco 0,424
Meza anomaliangulo 272,408°
Klinangulo 16,073°
Periodo 1113,757 tagoj (3,049 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,53 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
121,710°
Argum. de periapsido 25,211°
Terdistanco
- Minimuma

36,704 Gm (0,2454 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,3 km
Rotacia periodo ~3,17 tagoj (~76 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,36
Observaj ecoj
Spektroklaso E
Absoluta magnitudo 14,8
vdr

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la Monto Zao (japane: 蔵王山 , Zaō-san), vulkano de 1841 m de alto en la gubernio Jamagata.

Ecoj redakti

Ĝin observis pluraj astronomaj teamoj, por determini ĝian rotacian periodon. La ĉeha astronomo Petr Pravec kaj sia teamo observis ĝian luman kurbon inter 1992 kaj 1995, sed ĝia nevaria heleco permesis nur determini, ke ĝia formo estas krude sfera kun rotacia periodo > 21,7 horoj[1]. Alia grupo estrita de Wisniewski observis dum 5 horoj, kaj ne kapablis determini la rotacian periodon[2].

5751 Zao estis novefoje observita en 2001 de Delbó kaj al. per la teleskopo Keck. La teamo determinis ĝian albedo al 0,36 kaj reklasifikis ĝian spektran klason kiel tipo "E". Ĝia diametro estis taksata je 2,3 km[3].

Alia studoj fare de la "Ondřejov Asteroid Photometry Project"[4] konkludis al rotacia periodo de 76 horoj, kongrua kun pli recentaj mezuroj.

Orbito redakti

Ĝia perihelio situas inter la orbitoj de Tero kaj de Marso. Ĝi proksimas la teran orbiton je distanco de 36,704 milionoj da km kaj trairas la marsan orbiton. Ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5750 Kandatai5751 Zao(5752) 1992 CJ