588 Aĥilo

asteroido

588 Aĥilo estas granda malhela troja asteroido.

588 Aĥilo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Modelo de 588 Aĥilo laŭ ties luma kurbo
Modelo de 588 Aĥilo laŭ ties luma kurbo
Modelo de 588 Aĥilo laŭ ties luma kurbo
asteroido
Oficiala nomo 588 Achilles
Aliaj nomoj 1906 TG
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Aĥilo vd
Malkovro
Malkovrinto Max Wolf
Dato de malkovro 22-a de februaro 1906
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Greka tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
776,669 Gm (5,192 AU)
662,395 Gm (4,428 AU)
890,944 Gm (5,956 AU)
Discentreco 0,147
Meza anomaliangulo 157,779°
Klinangulo 10,324°
Periodo 4320,803 tagoj (11,86 jaroj)
Meza cirkulrapido 13 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
316,583°
Argum. de periapsido 132,770°
Fizikaj ecoj
Diametro 135,47 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,6 × 1018 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0379 m/s²
0,0716 km/s
Rotacia periodo 0,3044 tago (7,306 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 124 K
Geometria albedo 0,0328
Observaj ecoj
Spektroklaso DU
Absoluta magnitudo 8,67
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 22-an de februaro 1906.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Aĥilo, heroo de la helena mitologio (nomo proponita de Johann Palisa).

Orbito redakti

Ĝi estis la unua malkovrita el la trojaj asteroidoj. Ĝi orbitas ĉirkaŭ la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero.[1]

Kiam pluraj el tiaj asteroidoj estis malkovritaj, stariĝis la regulo, laŭ kiu la punkto L4 estu la "Greka Tendaro", kie la asteroidoj havu nomojn de grekaj batalantoj de la Troja milito, dum la punkto L5 estu la "Troja Tendaro", kie asteroidoj havu nomojn de trojanoj.

Sed en ambaŭ tendaroj estas po unu "spiono": 624 Hektoro estas en la Greka tendaro, dum 617 Patroklo estas en la Troja tendaro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
587 Hipsipilo588 Aĥilo589 Kroatio