60558 Ekeklo

asteroido

60558 Ekeklo estas mezgranda malhela korpo de la klaso de la centaŭroj, malkovrita la 3-an de marto 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

60558 Ekeklo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroidoperioda kometo
Oficiala nomo 60558 Echeclus
Aliaj nomoj 2000 EC98; 174P ;
2002 GJ27
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Echeclus vd
Malkovro
Malkovrinto Spacewatch
Dato de malkovro 3-a de marto 2000
Loko de malkovro Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
1,599 Tm (10,691 AU)
0,8693 Tm (5,811 AU)
2,329 Tm (15,571 AU)
Discentreco 0,4565
Meza anomaliangulo 41,344°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 4,343°
Periodo 12767,972 tagoj (34,957 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
173,304°
Argum. de periapsido 162,809°
Terdistanco
- Minimuma

718,225 Gm (4,801 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 59,000 ± 4,000 km
Rotacia periodo 1,117 tago (26,802 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,077 ± 0,077
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 9,5
vdr

Kiam ĝi estis malkovrita, ĝi estis klasifikata kiel asteroido sub la maldaŭra nomo de 2000 EC98. En decembro 2005, kometa hararo estis malkovrita, kaj la objekto ricevis la kometan nomon 174P/Echeclus.

Krom 60558 Ekeklo, sep aliaj objektoj estas listigitaj kiel kaj kometo kaj asteroido:

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la mita centaŭro Ekeklo, mortigita de Ampikso dum batalo kontraŭ la Lapitoj.

Kometa aktivo redakti

La 30-an de decembro 2005, granda rompaĵo disiĝis el Ekeklo, tiam je 13,1 AU de la Suno, estigante grandan nubon da polvo.[1] Astronomoj opinias, ke tiu estas ŝuldata ĉu al alfrapo, ĉu al eksploda ellaso da vaporiĝemaj substancoj.

Ekeklo ŝajnis montri elĵeton ankaŭ ĉirkaŭ junio 2011, kiam ĝi estis je 8,5 AU de la Suno,: la 24-an de junio 2011, hararo estis observita per la Norda Teleskopo Faulkes de Haleakalā.

Alia elĵeto okazis ĉirkaŭ la 7-an de decembro 2017 kiam Ekeklo estis je 7,3 AU de la Suno.[2]

En 2016 malgranda kvanto da karbona monooksido estis malkovrita ĉirkaŭ Ekeklo, la produktko de CO estis kalkulita multe pli malgranda ol tiu ĝenerale observita por 29P/Schwassmann-Wachmann, alia malproksima kometo ankaŭ rigardita kiel centaŭro.[3]

Orbito redakti

La discentra orbito de 60558 Ekeklo etendiĝas inter tiuj de Jupitero kaj de Urano: ĝi do krucas la orbiton de Saturno. Kun saturna MOID de 0,21395 AU (32,006 milionoj da km) Ekeklo estas saturnrenkonta asteroido.

Pro gravitaj perturboj far de Jupitero kaj Saturno, la orbito de 60558 Ekeklo estas nestabila, ĝia orbita duona vivo estas ĉ. 610 000 jaroj.

60558 Ekeklo pasis sian periapsidon la 21-an de aprilo 2015

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (60001 – 61000)Poste:
(60557) 2000 EW9560558 Ekeklo(60559) 2000 EN98
Antaŭe:Numeritaj periodaj kometojPoste:
173P/Mueller174P/Echeclus175P/Hergenrother