7-a simfonio (Mahler)

La 7-a simfonio de Gustav Mahler estas simfonio por granda orkestro en kvin movimentoj.

Indikoj pri la verko redakti

Ensemblo:

La unua prezentado de la simfonio okazis la 19-an de septembro 1908 en la praga koncerthalo sub direktado de la komponisto.

La prezentado daŭras ĉ. 80 minutojn.

Strukturo redakti

La simfonio enhavas jenajn movimentojn:

  1. Malrapida (Adaĝo) – Allegro risoluto, ma non troppo (e-minora)
  2. Noktomuziko n-o 1 Allegro moderato (c-minora)
  3. Skerco. Ombreca (d-minora)
  4. Noktomuziko n-o 2 Andante amoroso (F-maĵora)
  5. Rondelo-finalo. Allegro ordinario (C-maĵora)

Ekesto redakti

La du noktomuzikoj ekestis someron de 1904, eĉ antaŭ pretigado de la kvara movimento de la 6-a simfonio. Someron de la sekva jaro okazis la notado de la movimentoj 1 , 3 kaj 5 ene de kvar semajnoj, post kiam Mahler post iom longa fazo de hezitado estis inspirita per remobato al malrapida komenco de la unua movimento. La finfina instrumentado poste okazis en pluraj laborpaŝoj; la lastaj korektadoj okazis nur malmultajn tagojn antaŭ la unua prezentado.

La jam frue uzata kromnojo lido de la nokto ne devenas de Mahler.

Literaturo redakti

  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Bärenreiter und dtv, Kassel u. München 2001, ISBN 3-7618-1533-6

Eksteraj ligiloj redakti