Iriso, oficiale 7 Iris, estas tre granda asteroido de la asteroida zono.

7 Iriso
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 7 Iris
Aliaj nomoj A847 PA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Iriso vd
Malkovro
Malkovrinto John Russell Hind
Dato de malkovro 13-a de aŭgusto 1847
Loko de malkovro Royal Greenwich Observatory (Britio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
357,019 Gm (2,387 AU)
274,729 Gm (1,836 AU)
439,310 Gm (2,937 AU)
Discentreco 0,230
Meza anomaliangulo 135,770°
Klinangulo 5,523° (sur la ekliptiko)
Periodo 1 346,628 t (3,69 j)
Meza cirkulrapido 19,02 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
259 766°
Argum. de periapsido 145,406°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
240 × 200 × 200 km[2]
199,8[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,36 ×1019 kg[2]
~ 2 720 kg/m3[2]
~ 0,055 m/s2
~ 0,11 km/s
Rotacia periodo 0,2975 t (7,139 horoj)
Aksa kliniteco ~ 85°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

171 K
275 K (+2 °C)
Geometria albedo 0,277
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 5,51
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

11,4
6,7
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,07"
0,32"
vdr

Malkovro redakti

Iriso estas la sepa malkovrita asteroido, unua malkovraĵo la brita astronomo John Russell Hind.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon Iris, tiu de Iriso (greke Ίρις), la heroldino de la helenaj gedioj.[3]

Simbolo redakti

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Iris estas  .

Ecoj redakti

Ĝia hela surfaco kaj malgranda distanco de Suno faras de ĝi kvaran plej brilantan objekton de tiu zono, post 4 Vesta, Cereso kaj 2 Pallas; sed dum la opozicio, ĝi povas havi videblan magnitudon de 7,8 kaj esti vidita per binokloj. Dum maloftaj opozicioj ĝia magnitudo povas atingi 6,7.

La analizo de ĝia luma kurbo montras malglatan surfacon[4], kaj aksan klinitecon de ĉirkaŭ 85°: unu poluso eksponiĝas al Suno dum la somero, tio kio devas estigi grandajn temperaturajn diferencojn. Ĝia surfaco montras variajn albedojn, notinde eblan helan areon en la norda duonglobo[5].

Ĝenerale ĝia surfaco aperas hela, kaj ŝajnas miksaĵo de metaloj (fero, nikelo) kun magneziaj kaj feraj silikatoj, simila al la L-tipaj kaj LL-tipaj ĥondritoj. Iris estus grava fonto de tiatipaj meteoroidoj.[6]

Ĝia diametro estis kalkulita post kaŝadoj de steloj la 26-an de majo 1995 kaj 25-an de julio 1997. Ambaŭ observoj donis diametron de ĉirkaŭ 200 km.

En novembro 2006, 7 Iris estis observita per radaro elde la radioteleskopo de Arecibo,[7] toi, kiu konfirmis la malglatecon de ĝia surfaco.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
6 Hebo7 Iris8 Flora