91-a Germana Esperanto-Kongreso

Dum Pentekosto 2014 (inter la 6-a kaj la 9-a de junio) okazis en la sunbrilega turingia ĉefurbo Erfurto la 91-a Germana Esperanto-Kongreso (germane: 91. Deutscher Esperantokongreß; laŭ alia neoficiala kalkulo temis pri la 92-a Germana Esperanto-Kongreso). Okaziginto estis GEA, Germana Esperanto-Asocio. Post pli ol 100 jaroj estis denove Turingio la gastiganta lando. Kiel kongresejo funkciis parto de la Evangelia Konsilantargimnazio situante rekte en la urbokerno.

La oficiala afiŝo de la GEK en Erfurto en 2014

Aliĝintoj redakti

Partoprenis sume 137 kongresanoj el pli ol 10 nacioj (i.a. delegacio el Ĉinio), al kiuj estis ofertata konsiderinda gamo da aranĝoj. Aldone okazis samloke KEKSO de la Germana Esperanto-Junularo kun deko da partoprenantoj, pasante laŭ kutima programo (ekz. kun lingvokursoj, Gufujo). Pri la bonstato korpa de la kongresintoj zorgis la teamo de Kafejo Paul.

Dumkongresaj aranĝoj redakti

Rimarko: En la listo suba aperas nek la antaŭprogrameroj (ekz. interkonatiĝa ludo) nek diversaj nepublikaj aferoj.

Du aranĝoj koncerne aferojn de GEA redakti

  • Konsultadoj
  • Membrokunveno

Kvar oficialaĵoj redakti

  • Akcepto ĉe la ĉefurbestro
  • Malfermo solena
  • Festprelego: Dividita lando sed unuiginta kulturo - pri kelkaj historiaj turingiaĵoj
  • Fermo solena

Du aranĝoj koncerne lingvoekzamenojn kaj instruadon redakti

  • Rektmetoda instruado de Esperanto
  • Prezento de la internacia Esperanto-kurso 'Esperanto etape'

La KER-ekzamenoj bedaŭrinde ne okazis pro malsufiĉa nombro da interesataj personoj.

Kvar artaj aranĝoj redakti

  • Luther-spektaklo kun muziko
  • Filmraporto pri Nepalo
  • Dancmuziko
  • Erfurta Esperanto-filmfestivalo

Ses ekskursoj redakti

Sep fakaj kunvenoj redakti

Dekdu prelegoj kaj diskutoj redakti

  • Prezento de la libro 'Konciza historio de kristanismo'
  • Prezento kaj raporto pri la centro en Herzberg
  • Prezento de la novaj retaj sistemoj de GEA
  • Sonlibroj en Esperanto
  • Kiel agi internacie?
  • Johann Sebastian Bach - mondgeniulo el Turingio
  • La Verdaj skoltoj - fari Esperanton alloga ankaŭ por adoleskuloj
  • Asocio de Verduloj Esperantistaj - PIEADC, projekto Mazingira en Tanzanio kaj D. R. Kongo
  • Kiuj temoj kaj metodoj povas taŭgi por kontraŭrasismaj seminarioj en Esperanto?
  • Zamenhof en kunteksto de la libro 'Zamenhof-strato' kaj filmo 'Zamenhofa kuracejo' pri Szczawno-Zdrój
  • Radio F.R.E.I. - Podia diskuto el la aŭlo pri Esperanto
  • Derivado de vortoj en Esperanto kompare kun germanaj dialektoj

Libra kaj religia servoj redakti

Ĉeestis tri libroservoj el Ĉehio, Germanio kaj Slovakio. La libroj venditis en la lerneja biblioteko: por plialtigi la etoson okazis tie regule kantorondoj kaj laŭtlegadoj.

Du matenaj preĝoj faritis en la belega refektorio de la eksa Dominikana monakejo. Unu pentekosta fest-diservo ekumena celebritis en la Dominikana preĝejo fare de unu katolika pastro kaj du protestantaj pastoroj.

Eksteraj ligiloj redakti