9136 Lalande

asteroido

9136 Lalande estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 13-an de majo 1971 de la usona astronomo Tom Gehrels, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Palomar-Leiden Enketo pri Trojanoj" (angle Palomar-Leiden Trojan Survey).

9136 Lalande
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 9136 Lalande
Aliaj nomoj 4886 T-1 ; 1976 UW1 ;
1991 RG21
Nomita laŭ Jérôme Lalande vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 13-a de majo 1971
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
364,292 Gm (2,435 AU)
310,006 Gm (2,072 AU)
418,578 Gm (2,798 AU)
Discentreco 0,149
Meza anomaliangulo 322,913°
Klinangulo 6,685°
Periodo 1387,984 tagoj (3,800 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,09 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
30,573°
Argum. de periapsido 288,812°
Terdistanco
- Minimuma

160,082 Gm (1,070 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 3,709 km vd
Rotacia periodo 5,75 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,268 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,7
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la franca astronomo Jérôme Lalande (17321807), kiu kalkulis multe da utilaj tabeloj por praktika astronomiaj laboro kaj verkis multajn artikolojnjn kaj lernolibrojn. Post kelkaj jaroj kiel helpanto por Delisle, Le Monnier kaj Lacaille, Lalande iris al Berlino por prepari mezuradojn por determini la paralakson de Luno. Li estis ano de la Berlina kaj Pariza akademioj de sciencoj kaj estis redaktisto de multaj volumoj de la almanako Connaissance des temps de 1760 ĝis 1776 kaj de 1794 ĝis 1807. Lia monumenta Bibliographie astronomique (1802) daŭris dum du jarcentoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (9001 - 10000)Poste:
9135 Lacaille9136 Lalande9137 Remo