944 Hidalgo

asteroido
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido 944 Hidalgo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Hidalgo (apartigilo).

944 Hidalgo estas malgranda malhela asteroido, kies orbito estas nekutima pro ĝia discentreco kaj klinangulo.

944 Hidalgo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Orbito de Hidalgo (JPL Small-Body Database Browser)
Orbito de Hidalgo (JPL Small-Body Database Browser)
Orbito de Hidalgo (JPL Small-Body Database Browser)
asteroido
Oficiala nomo 944 Hidalgo
Aliaj nomoj 1920 HZ
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Miguel Hidalgo y Costilla vd
Malkovro
Malkovrinto Walter Baade
Dato de malkovro 31-a de oktobro 1920
Loko de malkovro Hamburg-Bergedorf
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
859.425 Gm (5.745 AU)
291.846 Gm (1.951 AU)
1427.003 Gm (9.539 AU)
Discentreco 0.660
Meza anomaliangulo 346.285°
Klinangulo 42.567°
Periodo 5029.467 tagoj (13.77 jaroj)
Meza cirkulrapido 12.43 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
21.549°
Argum. de periapsido 56.569°
Fizikaj ecoj
Diametro 38 km
Maso
- Denso
~ 8.4 × 1015 kg ?
~ 2 000 kg/m3 ?
Rotacia periodo 0,4192 tago
(10.063 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 166 K
Geometria albedo ~ 0.06
Observaj ecoj
Spektroklaso D
Absoluta magnitudo 10.77
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 31-an de oktobro 1920 de la germana astronomo Walter Baade elde la Observatorio de Hamburgo.

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la pastron Miguel Hidalgo y Costilla, heroo de la sendependiĝo de Meksiko. Tiun nomon elektis grupo da germanaj astronomoj, venintaj en Meksikon observi la sunan eklipson de la 10-a de septembro 1923, post aŭdienco kun la meksika prezidento Álvaro Obregón.

Ecoj redakti

La orbito de 944 Hidalgo similas tiujn de la Centaŭroj, tiuj objektoj kiuj orbitas inter Jupitero kaj Neptuno. Tamen, kvankam ĝia orbita granda duonakso superas tiun de Jupitero (5,2 AU), la Minor Planet Center ne klasifikas 944 Hidalgon inter la Centaŭroj[1].

944 Hidalgo havas plej longan orbitan periodon (13.77 jaroj) inter la asteroidoj de la ĉefa zono kaj, ĝis la malkovro de Plutono, estis la konata planedeto kiu plej malproksimiĝas for de Suno.

Ĝia perihelio de 1,95 AU tanĝas la interan randon de la ĉefa asteroida zono, dum ĝia afelio de 9.539 AU proksimiĝas la Saturnan orbiton: tio, kiu estas karakterizilo de kometoj de la tiel nomataj "Saturna kometa familio"[2][3].

Iuj astronomoj opinias ke 944 Hidalgo estis iama kometo[4] kiu nun estas perdinta siajn vaporiĝemajn materialojn.

Ĝi estas listigita kiel Saturnrenkonta asteroido, sed pro ĝia granda klinangulo, ĝi tre malproksimiĝas la orbitan ebenon de Saturno kiam ĝi estas je sia apoapsido. Kompense, ĝi proksimiĝas Jupiteron kaj eble ŝuldas sian klinangulo de 42° al la perturbanta Jupitera altiro. En 1922 ĝi proksimiĝis je 0,89 AU de Jupitero.

En la 1990-aj jaroj, reto da astronomoj studis la lumajn kurbojn de dek asteroidojn inter kiuj 944 Hidalgo[5], observoj kiuj permesis konstrui modelojn de iliaj formoj kaj rotacioj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
943 Begonio944 Hidalgo945 Barcelono