La signo @ estas simbola mallongigoligaturo por la latina vorto ad (ĉe), historie ofte uzata en anglalingvaj landoj por la samsignifa angla vorto at, kiu donis ankaŭ la anglan nomon de la simbolo. Ĝia formala angla nomo commercial at ("komerca ĉe") devenas el komerca uzo en anglalingvaj fakturoj kun la signifo "po", ekz. "7 widgets @ £2 ea. = £14" ("7 umoj po 2 pundoj egalas 14 pundojn").

Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Simbolo
Simbolo

Ĝia Esperanta nomo "heliko" devenas de la simileco kun konkohava heliko. La alternativa nomo ĉe estas rekta traduko el la angla/latina, kaj de tempo al tempo uzatas kun la signifo "ĉe" en poŝtelefona lingvo, sloganoj k.s., ekzemple E@I.

Ĝia nun plej ofta uzo estas en ret-poŝto, elektronika adreso, kiel ekz. en sinjoroxy@mondo.net. Legu: sinjoro xy ĉe mondo punkto net. Uzadon de tiu ĉi simbolo en elektronika poŝto enkondukis Ray Tomlinson en la jaro 1972. Por multaj homoj ĝi iĝis simbolo por la Interreto.

@ en Esperanto, ĉu ĉe? redakti

Esperantistoj uzas diversajn versiojn de la elparolo, krom "heliko" ankaŭ "simiovosto", "at", "ĉe" kaj aliajn. Entute montriĝis kaoso, kiu estas unuflanke maldezirenda, aliflanke malhelpas bonan interkomprenon.

Nun ekzistas la tendenco uzi pli ofte "ĉe". Tio estas la rekta traduko de la angla "at" kaj de diversaj aliaj nacilingvaj similaj esprimoj.

@ en aliaj lingvoj redakti

  • angle : commercial at, ("komerca ĉe"), at symbol ("ĉe-simbolo"), at sign ("ĉe-signo"), at ("ĉe"), strudel ("akvokirlo", "strudelo"); malpli ofte: each ("po"), these ("ĉi tiuj"), vortex ("vortico"), whorl ("vindaĵo"), cyclone ("ciklono"), snail ("heliko"), ape ("simio"), cat ("kato"), rose ("rozo"), cabbage ("brasiko"), amphora ("amforo"), ampersat (laŭ ampersand, "&")
  • ĉeĥe : zavináč ("rulita marinita haringo")
  • ĉine-mandarine :
    • en Ĉeftera Ĉinio, ĝi estas 艾特 (prononcata "ai te", transliterado de "at").
    • en Taiwan, ĝi estas 小老鼠 (prononcata xiao laoshu, signifanta "museto"), aŭ: 老鼠號 (prononcata laoshu hao, signifanta "muso").
    • en Honkongo kaj Makao, ĝi estas at.
  • dane : snabel-a ("rostro-a"), aŭ: grisehale ("porka vosteto")
  • eŭske : arroba (pez-unuo)
  • feroe : kurla
  • finne : ät-merkki. laŭ la normo SFS; aliaj nomoj kissanhäntä, ("katvosto"), miukumauku ("miaŭo")
  • france : arobase (el la hispana pez-unuo)
  • germane : Klammeraffe ("alkroĉanta simieto"), aŭ: kaufmännisches A ("komerca A")
  • gronlande : a-nagguaatsulik ("a kun elefanta rostro", laŭ la Dana nomo)
  • hebree : ŝtrudel (שטרודל); literature, laŭ Akademio de la Hebrea Lingvo: kruĥit (כרוכית) ("strudelo")
  • hispane: arroba (pez-unuo)
  • hungare : kukac ("heliko")
  • itale : chiocciola ("heliko")
  • katalune : arrova, nebo ensaïmada ("brioŝko" = kuketo tipa el Mallorca)
  • kazaĥe : айқұлақ (ajkulak) - de "ай" (aj) - "luno, lunarko" kaj "құлақ" (kulak) - "orelo"
  • koree : golbaeng-i (골뱅이), dialektika formo de la vorto daseulgi (다슬기) ("malgranda trinkakva heliko sen antenoj")
  • nederlande : apenstaartje ("simia vosteto")
  • norvege : oficiale: krøllalfa ("onduma alfo", aŭ "alfa-vortico"); alternative ankaŭ: alfakrøll
  • pole oficiale : atka, aŭ: małpa ("simio"), aŭ: małpka ("simieto").
  • portugale : arroba (pez-unuo)
  • ruse : sobaka (собака) ("hundo")
  • slovene : afna ("simieto")
  • svede : snabel-a ("rostro-a"), aŭ: kanelbulle ("cinamona rulo")
  • ukraine : "комерційне ет" ("komerca ĉe"); равлик ("heliko"); песик ("hundeto"); собака ("hundo"); вухо ("orelo"); мавпочка ("simieto")
  • uzbeke : kuchukcha ("hundeto")

“Heliko” respondas en la kodsistemoj Unicode kaj ASCII al la signo 64, aŭ 0x0040. Sur multaj klavaroj oni povas ĝin produkti per la kombino Alt+64.

Eksteraj ligiloj redakti