La aĉolioj estas etno kun iom pli ol 1 miliono da homoj, kiu vivas oriente de la Blanka Nilo en la nordo de Ugando en la distriktoj Gulu, Kitgum kaj Pader kaj ankaŭ en la suda Sudano. La regiono ankaŭ estas nomata Aĉolilando. La aĉolia lingvo estas nilota lingvo. La plej proksime parencaj etnaj grupoj estas la langoj, aluroj, luoj kaj ŝilukoj.

Aĉolioj
etno
Luo peoples
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Acholio.

Multaj aĉolioj rezignis pri sia tradicia vivmaniero, precipe ekde kiam komenciĝis la ribelbatalo de la Lord's Resistance Army (LRA) sub Joseph Kony, kiu estas Aĉolio. Multaj aĉolioj estis forpelitaj kaj iris en unu el la multnombraj rifuĝinto-kampadejoj.

Fama aĉolio estas la verkisto kaj etnologo Okot p'Bitek (1931-1982), kies verko La kanto de Lawino estas konsiderata lia ĉefverko.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti