Aĝo-diferenco en seksrilatoj

Aĝo-diferenco en seksrilatoj estas ordinara karakterizo en partneraj rilatoj, amoraj kaj seksaj. Socia akcepto pri aĝo-diferenco kaj la koncepto pri kio povas esti konsiderita signifa aĝo-diferenco variis kun la tempo[1] kaj varias laŭ la diversaj kulturoj[2] kaj juraj[3] kaj etikaj sistemoj. Tio ofte dependas de la diversaj sintenoj al la sociaj kaj ekonomiaj diferencoj inter aĝo-grupoj kaj foje se la rilato estas aŭ ne parto de spirita aŭ jura unio.

Tipoj de diferenco redakti

Ekzistas diversaj tipoj de rilatoj aŭ de seksaj orientiĝoj kiuj povas implici signifan aĝo-diferencon. Ili povas esti klasifikitaj per diversaj nomoj, laŭ la aĝo de la dezira seksobjekto:

Du aŭ pli el tiuj tendencoj povas kunekzisti en unu sama homo. Ilia klasifiko kiel parafilio estas polemika temo en psikologio.

Historiaj gravuloj kaj aĝo-diferenco redakti

  • La romia imperiestro Hadriano enamiĝis al la greka junulo Antinoo kiam tiu ĉi estis proksimume 13-jara.
  • La aragona reĝo Ramon Berenguer la 4-a edziniĝis kun Petronila de Aragono kiam tiu ĉi estis apenaŭ bebino. Li posedis ŝin kiam ŝi estis 13-jara, kvankam li jam havis antaŭe alian specon de seksrilatoj kun ŝi.[6]
  • La hinda liberiginto Mahatma Gandhi komencis incestan rilaton kun sia nevnepino Manu kiam ŝi estis 19-jara kaj li 77-a.[6]
  • La usona verkisto Edgar Allan Poe edziniĝis en la aĝo de 37 jaroj kun sia 13-jara kuzino Virginia Clemm.[6]
  • La hispana poeto Antonio Machado edziniĝis en la aĝo de 34 jaroj kun Leonor Izquierdo, 14-jara.[6]
  • La meksika verkisto Juan Rulfo konatiĝis kun sia estonta edzino, Clara Aparicio, kiam ŝi estis 13-jara kaj li 24-jara.[7]
  • La angla verkisto Oscar Wilde konatiĝis en la aĝo de 37 jaroj sian estontan amanton, Alfred Douglas, kiam tiu ĉi estis 21-jara.[6]
  • La franca verkisto kaj dramisto Molière enamiĝis en la aĝo de 50 jaroj de 15-jara aktoro nomita Michel Baron, kun kiu li loĝis dum la tri sekvantaj jaroj.[6]
  • La franca verkisto Tony Duvert havis rilaton kun 8-jara knabo en la somero 1973.[8] Krom tiu ĉi, Duvert havis rilatojn kun multaj infanoj kaj adoleskantoj.[9]
  • La francaj poetoj Paul Verlaine kaj Arthur Rimbaud komencis amrilaton kiam la unua estis 27-jara kaj la dua 16-jara.[6]
  • La rusa muzikisto Piotr Iljiĉ Ĉajkovskij havis plurajn adoleskajn amantojn, inter ili Alexei Sofronov, 14-jara, kun kiu li loĝis ĝis tiu ĉi sendependiĝis kiel baletkomponisto.[6]
  • La franca pentristo Paul Gauguin havis multajn adoleskantajn amantinojn. En Papeete (Tahiti) li loĝis kun mestiza knabino 13- aŭ 14-jara.[6]
  • La usona aktoro Charlie Chaplin gravedigis la junan Lita Grey, 16-jara, kiam li estis 35-jara.[10]
  • La baletisto kaj koreografo nederlanda Rudi van Dantzig komencis en la aĝo de 12 jaroj amrilaton kun kanada soldato proksimume 20-jara.[11]
  • Laŭ registroj, la dua edzino de la profeto Mahometo, Aiŝa, estis 6-jara en la epoko de sia fidanĉeco kaj 14-jara kiam ŝi edziniĝis kun la profeto.[12]

Referencoj redakti

  1. Median Age at First Marriage, 1890–2010 — Infoplease.com
  2. (1986) “The Age Difference Between Spouses: Variations among Developing Countries”, Population Studies 40 (3), p. 353. doi:10.1080/0032472031000142296. 
  3. Worldwide Ages of Consent
  4. Internacia Klasifiko de Malsanoj, IKM-10, versio 2010 - Vidu kodo F65.4 (angle).
  5. DSM-IV-TR: Paedophilia, kodo 302.2 (angle).
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 Santiago, Pablo. "Personajes históricos sospechosos de pedofilia". En: Alicia en el lado oscuro (hispane). Madrido: Imagine, 2004, pp. 71-161. ISBN 84-95882-46-9.
  7. López, Sergio. Los caminos de la creación en Juan Rulfo (hispane), Meksikurbo: UNAM, 1994. ISBN 9683630421.
  8. Gilles Sebhan, Tony Duvert, l'enfant silencieux, Denoël, 2010, p. 92-9. (france)
  9. Gilles Sebhan, 2010, p. 88.
  10. Lynn, Kenneth. Charlie Chaplin and His Times (angle). Londono: Simon & Schuster, 1997. ISBN 068480851X.
  11. Crawford, Joel. "Voor een verloren soldaat" (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. III, n-ro 1 (vintro 1993), pp. 80-83.
  12. Secun University of Southern California Arkivigite je 2008-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (angle)

Vidu ankaŭ redakti