Aĝo de konsento por seksumado

La aĝo de konsento estas la aĝo ekde kiam homoj akiras juran rajton seksumi. Ĉi tiu aĝo varias laŭ ŝtatoj, provincoj aŭ regionoj kaj ofte ĝi estas malsama ol la aĝo kiam homoj plenaĝas aŭ akiras rajton edz(in)iĝi.

Aĝo de konsento por aliseksemaj rilatoj en la mondo (datumoj validaj por 2013).
     – pubereco
     – malpli ol 12
     – 12
     – 13
     – 14
     – 15
     – 16
     – 17
     – 18
     – 19
     – 20
     – 21+
     – varias laŭ ŝtato, provinco, regiono aŭ teritorio
     – necese esti geedziĝintaj
     – sen leĝaro
     – sen datumoj

Statistike, en plej multaj ŝtatoj, ĉi tiu aĝo situas inter 15 kaj 18 jaroj, sed en kelkaj estas inter 12 kaj 21 jaroj (minimume: 9). En kelkaj jurisdikciaj teritorioj estas tute malpermesata la seksagado antaŭ geedzeco.

La aĝo de konsento povas varii laŭ tipo de seksagado, sekso de seksumantoj kaj aliaj limigoj. Foje estas rajta seksa kontakto inter du junaj personoj.

Ĉiu tiu temo estas diskuta, i.a. pro rimarkeblaj diferencoj en diversaj ŝtatoj kaj pro problemo kun ambaŭflanka konsento de personoj kiuj seksumas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti