Aŝantujo (regiono)

Aŝantujo estas unu el la dek administraj regionoj de Ganao situanta en la centro. Ĝia ĉefa kaj plej loĝata urbo estas Kumasi.

Aŝantujo
Administra regiono
Flago
regiono de Ganao [+]

LandoGanao

Koordinatoj7° N, 2° U (mapo)6.75-1.5Koordinatoj: 7° N, 2° U (mapo)
ĈefurboKumasi
- koordinatoj7° N, 2° U (mapo)6.75-1.5Koordinatoj: 7° N, 2° U (mapo) [+]
Areo24 389 km² (2 438 900 ha) [+]


HorzonoGMT [+]
ISO 3166-2GH-AH

Aŝantujo (regiono) (Tero)
Aŝantujo (regiono) (Tero)

Aŝantujo (Ganao)
Aŝantujo (Ganao)
DEC
Aŝantujo
Aŝantujo

Map
Aŝantujo
Vikimedia Komunejo:  Ashanti Region [+]
vdr

Plimulto el ĝia loĝantaro estas aŝantioj, unu el la plej multnombraj en Ganao. Ĝia tradicia arkitekturo iĝis parto de la Monda heredaĵo de Unesko[1]. La regiono etendiĝas super 24.389 km2, kio estas 10,2% de la enlanda teritorio kaj tiel ĝi estas la tria plej granda regiono de Ganao. En 2000 la regiono Aŝantujo havis 3.612.950 loĝantojn, tio estas, 19,1% de la tuta loĝantaro, estante tiel la plej loĝata regiono. Ĝi estas konata pro la produktado de oro kaj kakao.

La regiono Aŝantujo situas pli malpli kie antaŭe troviĝis la Aŝanta regno, sud-centre de Ganao. La nuna Aŝantujo limas kun Brong-Ahafo, norde, la Orienta Regiono, oriente, la Centra Regiono, sude kaj la Okcidenta Regiono sudokcidente.

Referencoj redakti