Aŝiko

Aŝiko turke aşık (arabdevena vorto kiu laŭvorte signifas enamiĝinto en la turka) kaj la ekvivalento en la tjurka azera lingvo (skribata kiel aşıqashiq), armene Աշուղ (aŝugh) kartvele აშუღი (aŝughi) estas mistika bardotrobadoro : ankaŭ popola poeto (turke ozan), kantisto, komponisto kaj ludanto de sazo. Tiu tradicio de aŝikoj estas komuna al pluraj najbaraj popoloj: turkoj, azeroj, armenoj, persoj kaj kartveloj. Tamen, ĝi havas pli fortajn radikojn en la tjurkaj popoloj de la regiono (turkoj kaj azeroj) La repertuaro konsistas el şarkı (kantoj) kaj ankaŭ li kantas kelkfoje türkü (anonimajn tradiciajn kantojn). Tamen, la aŝiko ankaŭ devas improvizi kantojn pri diversaj temoj (amo, familio, virinoj, turka politiko, kredo, ktp.).

Aŝikoj ludantaj muzikinstrumentojn

La verkaĵoj de la plej famaj aŝikoj apartenas al la nacia kultura heredaĵo de la turkoj kaj en Turkio ekzistas ŝtataj konservatorioj por daŭre vivigi kaj disvolvigi tiun tradicion de la popola tjurka muziko (Türk halk müziği),

Eksteraj ligiloj redakti