Aŝkelon estas urbo sur la marborda ebenaĵo de Palestino, ekde 1948 sur la sudokcidenta parto de Israelo, kun ĉirkaŭ 110.000 loĝantoj. La hodiaŭa urbo situas 19 km norde de Gaza-urbo, je 2 km de la malnova urbo oriente-nordoriente.

Aŝkelon
urboadministra teritoria unuo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 78***
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134 454  (2016) [+]
Loĝdenso 2 801 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 40′ N, 34° 34′ O (mapo)31.66583333333334.566388888889Koordinatoj: 31° 40′ N, 34° 34′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 48 km² (4 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Aŝkelon (Israelo)
Aŝkelon (Israelo)
DEC
Aŝkelon
Aŝkelon
Situo de Aŝkelon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ashkelon [+]
vdr

La unuaj spuroj pri homa aktivado venas el 2000 a.K. En la egiptaj tekstoj ĝia nomo aperas en la 19-a jarcento a.K. Oni mencias ĝin en leteroj de Amarna (en dokumentoj de Tell el-Amarna, dokumentaro de faraono el la 14-a jc a.K.). Post ĉirkaŭ 150 jaroj, Merneptah okupis ĝin post ribelo. Post la velkiĝo de la egipta regado, la komunumo iĝis posedaĵo de la filiŝtoj meze de la 12-a jc.

En epoko traktita de la Libro de Juĝistoj, ĝi estis unu el la filiŝtaj kvin urboj same dum la regado de reĝlando Israelo, ĝis Tukulti-apil-Ésarra la 3-a (asira reganto) ne okupis ĝin en ĉ. -735. Kontraŭ tio ribelis la loĝantoj, sed Szín-ahhé-Eriba reokupis ĝin en -701. Ĝin okupis Nebukadnecaro, babilona reĝo (regis 605562 a.K.) kaj forkaptis multajn loĝantojn al Babilonio.

Aleksandro la Granda okupis ĝin en 332 a.K.; post lia morto (-323), la posteuloj interbatalis pro la urbo.

En 636 p.K. okupis ĝin la araboj, en 1153 la krucmilitistoj, en 1191 sultano Saladin kaj detruis la urbon. La urbo iĝis post unu jarcento senhoma kaj tiel restis ĝis la mezo de la 20-a jarcento.

La ruinojn de Tel Askelon malkovris la Palestine Exploration Fund inter 1920–22.

La hodiaŭa Aŝkelon estis originale sub la nomo al-Maĝdal, araba komunumo. Post la arab–israela milito (194849), la araboj estis forpelitaj kaj ilian lokon okupis judoj, kiuj donis la nomojn Migdal Gad, poste Migdal Aŝkelon al la komunumo.

La hodiaŭa, planita urbocentro estis konstruita ekde 1950 okcidente de la araba komunumo, proksime al la marbordo.

La naftodukto de Eilat atingas la maron ĉe Aŝkelon.

La plej granda sensaliga uzino ekfunkciis la 4-an de aŭgusto 2005. Ĝi kapablas produkti 100-milionojn de kubmetroj da akvo en jaro.

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti