Aŭgmentativo (latine augmentativum, de la vorto augmen "pliigo, kresko") estas la grandiga formo de vorto. La mala formo estas la malgrandiga formo de vorto, kiu nomiĝas diminutivo.

En pluraj lingvoj ekzistas afiksoj (do prefiksoj antaŭ la vortoradiko aŭ sufiksoj post ĝi), kiuj ŝanĝas la bazan vorton al sia aŭgmentativa formo. Tamen estas pluraj lingvoj (ekzemple la germana), kiuj jes ja havas diminutivajn sufiksojn, sed ne aŭgmentativajn. En multaj lingvoj aŭgmentativaj afiksoj estas uzeblaj nur por substantivoj - male en Esperanto, kies aŭgmentativa sufikso -eg- uzeblas vere por ĉiu vortoklaso.

Esperanto redakti

La aŭgmentativa sufikso "-eg-" en Esperanto, kiel ĉiuj esperantaj sufiksoj, metiĝas inter la vorta radiko kaj la gramatika finaĵo por la vortoklaso. La kontraŭa "malpligrandiga formo" (diminutivo) kreiĝas per la silabo -et-.

  • pordo: pordego vere granda pordo, pordeto aparte malgranda pordo
  • varma: varmega vere tre varma, varmeta nur iom varma
  • salti: saltegi fari imprese grandajn saltojn, salteti fari malgrandajn saltojn
  • tre: treege tre multe

La sufiksoj ankaŭ uzeblas kiel memstara vortoradikoj (ega, ege...).

Germana lingvo redakti

En la germana lingvo ekzistas pluraj rimedoj por anstataŭigi la mankan aŭgmentativan sufikson. Unu estas antaŭmeti silabon, ekzemple weg- ("for-"): dum essen estas "manĝi", wegessen ("formanĝi") simple estas pligravigo de la vorta signifo. Alia eblo estas antaŭ- aŭ postmeti al la kerna vorto plian, troige priskriban vorton, kiu plifortigas la signifon. "Bombenhitze" estas varmego kvazaŭ post falo de bombo, "Affenfraß" estas manĝaĉo eĉ ne prezentebla al simio, "Modezar" produktisto de modaj vestaĵoj, kiu riĉas kaj potencas simile al caro). Krome ekzistas la afikso "Un-", kiu en sia baza signifo korespondas al la esperanta afikso "mal-", do ŝanĝas la vortosignifon al sia kontraŭo. En iuj kazoj la silabo tamen uziĝas en aŭgmentativa signifo: Unzahl estas nombrego, Unsumme sumego, Unmenge kvantego aŭ Untier bestego. Rilate al iuj nombrovortoj ankaŭ la antaŭmetita silabo "Aber-" povas havi aŭgmentativan signifon: Abertausende estas multaj, multaj miloj.

Hispana lingvo redakti

En la hispana lingvo ekzistas la aŭgmentativaj sufiksoj "-ote", "-ota", "-ón", "-ona", "-azo", kaj "-aza".

  • Ekzemplo: botella (botelo) iĝas botellón (botelego).

Itala lingvo redakti

Tre disvastiĝinta la aŭgmentativo estas en la itala lingvo. Ĝi kreiĝas per la sufikso -one (maskuleno) bzw. -ona (femineno). Dum padre estas la patro, padrone estas la familia aŭ entreprena ĉefo (komparu la esperantan vorton patrono), padrona la ĉefino.

  • Ekzemplo: casa (domo) iĝas casona (domego)

Portugala lingvo redakti

En la portugala lingvo la plej kutima aŭgmentativa finaĵo estas -ão; laŭ gramatika senco temas pri maskulena finaĵo, sed ĝi ankaŭ uzeblas kiel aŭgmentativa sufikso por vortoj de feminena genro.

  • casarão (domego, maskuleno) de casa (domo, femineno) kaj sapatão (ŝuego, maskuleno) de sapato (ŝuo, maskuleno).

Rusa lingvo redakti

En la rusa lingvo uzeblas pluraj sufiksoj. La plej oftaj estas

  • Por vortoj de maskulena kaj neŭtra genroj: -ище ("-iŝĉe") kaj -ин ("-in")
  • Por vortoj de feminena genro: -ища ("-iŝĉa")

Ekzemploj: домище domiŝĉe kaj домина domina (domego) de дом dom (domo) aŭ borodiŝĉa (barbego) de boroda (barbo).

Por provizi impreson de pligrandigitaj ecoj uzeblas la sufikso -га ("-ga"). Ekzemplo: ветер ("veter", vento), ветрюга ("vetrjuga", forta vento).

Literaturo redakti