Aŭgsburga Alta Pacofesto

La Aŭgsburga Alta Pacofesto ekde la jaro 1650 festiĝas ĉiujare la 8-an de aŭgusto en la germania urbo Aŭgsburgo. Origine la lokaj protestantoj per ĝi festis la per la Vestfalia Paco komencitan finon de la antaŭa epoko de subpremo dum la Tridekjara Milito. Nun la evento estas leĝa festotago limigata al la urba teritorio, kiu kaŭzas ke en la urbanoj havas pli multajn leĝajn festotagojn ol ĉiuj aliaj loĝantoj de Germanio.

Historio redakti

Kadre de la reformacio la plimulto de urbanoj konvertiĝis al la luterana Confessio Augustana, proklamita en la imperia kunveno de Aŭgsburgo en 1530. La libera imperia urbo en 1636 aliĝis al la Ŝmalkalda Ligo. Ties malvenko en la "milito de Ŝmalkaldo" tamen malfortigis la luteranan plimulton en la urbo, tiel ke la urbo en 1548 proklamis sin la unua "pareca imperia urbo": la urba parlamento kaj ĉiuj gravaj institucio konsistis el sama nombro da luteranaj kiom da katolikaj membroj. Ene de la Sankta Romia Imperio eblis fortigi tiun statuson per la Paco de Aŭgsburgo en 1555. Tiu konfesia ekvilibro tamen ŝanceliĝis post la eksplodo de la Tridekjara Milito en 1618, kaj la 8-an de aŭgusto 1629 laŭ dekreto de la tiutempa imperiestro Ferdinando la 2-a de marto 1629, komence ne aplikita en la urbo, komenciĝis subpremo kaj persekuto de la urbaj luteranoj, kaj malpermesiĝis apliko de la luterana kredo.

 
"paca manĝo" ĉe multaj longegaj tabloj en la antaŭurbodoma placo

En 1632 la urbo konkeriĝis fare de la luterana sveda armeo. En 1648 per la Vestfalia Paco restariĝis kaj konfirmiĝis la konfesia pareco interkonsentita en 1555. Du jarojn poste la urbaj protestantoj okaze de la tago de la komenciĝo de la subpremo en 1629 ekcelebris ĉiujaran "pacofeston". Ekde la jaro 1950 la evento estas leĝa festotago, kaj estas la tutmonde sola ŝtate protektata urba festotago.

 
porinfana pacofesto en la loka botanika ĝardeno

La festo nuntempe redakti

Tradiciaj festaj celebraĵoj estas la "paca manĝo" ĉe multaj longegaj tabloj en la antaŭurbodoma placo, festoj de la lokaj ekleziaj komunumoj, kaj granda porinfana festo en la zoologia kaj botanika ĝardenoj. En 1985 ankaŭ la 70-a Universala Kongreso de Esperanto estis parto de la festa programo, sed ankaŭ en aliaj jaroj la lokaj esperantistoj tre verve partoprenas en la festaj eventoj. Ekde la sama jaro 1985 la urbo Aŭgsburgo ĉiun trian jarojn atribuas la "aŭgsburgan pacopremion", kies laŭreatoj publike anonciĝas la 8-an de aŭgusto.

Eksteraj ligiloj redakti