Aŭgsburga konfeso

La Aŭgsburga konfesolatine Confessio Augustana (CA), germane Augsburger Bekenntnis (A.B.) — estas fundamenta publika elpaŝo de la luteranaj membroj de la asembleo Reichstag de la Sankta Romia Imperio favore al la luterana kredo. Ĝin vortumis kaj la 25-an de junio 1530 publike prezentis la luteranaj asembleanoj antaŭ imperiestro Karlo la 5-a dum asemblea kunveno en la urbo Aŭgsburgo. La teksto iĝis fundamenta dokumenta de la luterana reformacio kaj ĝis la nuntempo estas gvida kreda dokumento de la luteranaj eklezioj.

Christian Beyer antaŭ imperiestro Karlo la 5-a laŭtlegas la konfeson
vitralo pri la aŭgsburga konfeso en la kirko Gedächtniskirche de la urbo Speyer