aŭgusto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen ekestos listo de okazaĵoj en aŭgusto 2017:

1-a de aŭgusto
  • Afganio Eksplodo mortigis almenaŭ 29 personojn kaj vundis dekojn ĉe ŝijaisma moskeo en Herato, Afganio.
  • Venezuelo Opoziciestroj Leopoldo López kaj urbestro de Karakaso Antonio Ledezma estis reenprizonigitaj en Venezuelo.
2-a de aŭgusto
4-a de aŭgusto
5-a de aŭgusto
6-a de aŭgusto
7-a de aŭgusto
  • Maŭritanio La voĉdonantoj de Maŭritanio aprobas nuligon de la Senato.
8-a de aŭgusto
9-a de aŭgusto
  • Pakistano Iama ĉefministro de Pakistano nome Naŭaz Ŝarif estis elpostenigita pro korupto en la kazo de la Panamaj Paperoj.
10-a de aŭgusto
11-a de aŭgusto
  • Egiptio Du trajnoj koliziis en Aleksandrio, Egiptio, kio okazigis almenaŭ 43 mortojn kaj vundojn al aliaj almenaŭ 55 personoj.
  • Kenjo La balota instanco konfirmis venkon de la prezidanto Uhuru Kenyatta de Kenjo, dum la opozicio de Raila Odinga, malakceptas tiun konfirmon. Tumultoj okazas.
13-a de aŭgusto
  • Barato Ĉirkaŭ 70 infanoj en la ŝtata Hospitalo Baba Raghav Das en Gorakhpur, Utar-Pradeŝo, Barato, mortis, plej parte pro manko de likva oksigeno pro nepago fare de la ŝtata registaro.
  • Burkino Atenco kontraŭ restoracio en Vagaduguo, Burkino, rezultis en 17 viktimoj kaj 3 atencintoj mortintaj.
14-a de aŭgusto
15-a de aŭgusto
  • Portugalio Dek tri homoj mortis pro arbofalo dum festo en Madejro, Portugalio.
  • Niĝerio 27 personoj mortis pro memmortiga atenco en merkato de Kondunga, nordokcidente de Niĝerio.
16-a de aŭgusto
  • Venezuelo Insurekcio en prizono de la ŝtato Amazonas, sude de Venezuelo, okazigis almenaŭ 37 mortojn kaj 14 vunditojn.
17-a de aŭgusto
18-a de aŭgusto
  • Filipinoj La polico de Filipinoj mortigis almenaŭ 80 personojn en tri tagoj dum lukto kontraŭdroga.
19-a de aŭgusto
  • Barato Almenaŭ 23 mortintoj kaj 64 vunditoj pro trajnakcidento en la subŝtato Utar-Pradeŝo, Barato.
20-a de aŭgusto
  • Barato Bangladeŝo 100 mortoj dum unu nokto en Barato kaj Bangladeŝo pro inundoj. Ĉirkaŭ 800 mortoj dum kelkaj tagoj.
21-a de aŭgusto
  • Popola Respubliko Ĉinio El 21a al 23a tajfuno Hato frapis Ĉinion (ankaŭ Filipinojn) kaj okazigis 26 mortojn kaj grandajn damaĝojn.
23-a de aŭgusto
24-a de aŭgusto
  • Brazilo 40 mortoj pro du ŝipovrakoj dum du tagoj en Brazilo.
25-a de aŭgusto
  • Barato Almenaŭ 32 mortoj en Barato pro tumultoj post esti kondamnita pro seksa perforto amaskomunikila guruo Gurmeet Ram Rahim Singh Ji Insan.
  • Tajlando La eks-ĉefministrino de Tajlando, Yingluck Shinawatra, fuĝis pro ebla prizonkondamno.
26-a de aŭgusto
  • Usono Uragano Harvey tuŝis la marbordon de Teksaso, Usono, kaj okazigis naŭ mortojn, enormajn damaĝojn kaj inundojn.
27-a de aŭgusto
30-a de aŭgusto
  • Usono La inundoj pro Uragano Harvey en Teksaso, Usono, jam okazigis tridek mortojn, 30,000 senhejmigitojn kaj enormegajn damaĝojn, inkluzive en la naftindustrio.
31-a de aŭgusto
  • Barato Bangladeŝo Nepalo Pli ol 3000 mortoj dum la lasta monato en Suda Azio pro inundoj de musono, la plej terura en la lastaj jaroj.
  • Barato Almenaŭ 34 mortintoj pro falo de konstruaĵo en Mumbajo, Barato.