Aŭstralazia marĉa cirkuo

La Aŭstralazia cirkuo, Kahuo aŭ Novzelanda cirkuo (C. approximans) estas rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ili estas mezgrandaj sveltaj rabobirdoj kaj la plej grandaj el cirkuoj, kun plej larĝaj flugiloj. Ili reproduktiĝas proksime de malsekejoj kaj en densaj junkejoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralazia marĉa cirkuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Cirkuoj Circus
Specio: C. approximans
Circus approximans
Peale, 1848
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo; verde : dum la kovadosezono; blue : ekster la kovadosezono
Natura arealo; verde : dum la kovadosezono; blue : ekster la kovadosezono
Natura arealo; verde : dum la kovadosezono; blue : ekster la kovadosezono
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ino ĉe mortinta leporo, Novzelando
Masklo fluge.

Taksonomio redakti

Fakuloj diferencigas tri apartajn sed tre rilatajn speciojn, nome: la Okcidenta marĉocirkuo (Circus aeruginosus), la Orienta marĉocirkuo (C. spilonotus) kaj la Aŭstralazia cirkuo (C. approximans).

Ili estis iam konsiderataj ununura specio tutmonda (escepte Ameriko), kaj tri subspecioj: la okcidenta (C. aeruginosus aeruginosus), orienta (C. aeruginosus spilonotus), kaj la Aŭstralazia (C. aeruginosus approximans).

Aspekto redakti

 
Nematurulo fluge en Viktorio, Aŭstralio

La Aŭstralazia cirkuo (C. approximans) ĉirkaŭ 50 ĝis 60 cm longa kun enverguro de 120 al 145 cm estas iom pli granda ol la Orienta marĉocirkuo (C. spilonotus), ofte iom pli malhela kaj havas malpli striecajn flugilojn kaj voston. Ĝi estas tre malhelbruna supre, kaj iĝas iom pli hela pro aĝo, kaj havas distingan blankan pugon kaj iom pli malhelbrunajn subajn partojn kaj antaŭflugilojn dum subaj flugilplumoj estas blankecaj kun nigrecaj pintoj. Ĝi ĉasas per malalta flugado supergrunde, per tre malfermaj kaj levataj flugiloj. La pezo de plenkreskuloj gamas el 580 al 1100 g, kaj inoj estas klare pli granda ol maskloj. La irisoj kaj kruroj estas flavaj.

Distribuado kaj habitato redakti

Ĝi kutime troviĝas en humidejoj kaj areo de malferma kamparo kun sufiĉe da akvo.Ĝi amplekse troviĝas en malseka marbordo de Aŭstralio kaj tra Novzelando, sed ankaŭ en la tropika nordo de Aŭstralio, sed ne en aridaj regionoj, al la grupo de insuloj en sudokcidenta Pacifiko oriente de la Korala maro, Novkaledonio, Fiĝio kaj Vanuatuo.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

La Aŭstralazia cirkuo manĝas ĉefe surgrunde birdojn kaj ĉefe akvobirdojn, kuniklojn kaj aliajn malgrandajn mamulojn, reptiliojn, ranojn kaj fiŝojn. Oni scias, ke ili manĝas ankaŭ kadavraĵon kie disponeblas, inklude ŝosemortintojn.

Reproduktado redakti

La Aŭstralazia cirkuo nestumas surgrunde, ofte en marĉoj, sur amaso en kareksejo aŭ alia densa vegetaĵaro. La ovargrando povas gami el 2 al 7, sed ĝi estas plej ofte de 3 aŭ 4. La kovada periodo estas ĉirkaŭ 33 tagoj, kaj la idoj elnestiĝas okazas post 45 tagoj.

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Circus approximans. Downloaded from http://www.birdlife.org on 4/12/2006
  • Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol,2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1