Aŭstralia akcipitro

La Aŭstralia akcipitroBruna akcipitro (Accipiter fasciatus) estas mezgranda taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi troviĝas en Aŭstralio kaj ĉirkaŭaj insuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia akcipitro
Aŭstralia akcipitro
Aŭstralia akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. fasciatus
Accipiter fasciatus
(Vigors kaj Horsfield, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Nematurulo de Aŭstralia akcipitro fluge en Tasmanio, Aŭstralio

Aspekto redakti

Ties supraj partoj estas grizaj kun bruna kolumo; ties subaj partoj estas ĉefe ruĝecbrunaj, fajne striecaj blanke. Tiele ĝi havas similan koloron al la Kolumakcipitro sed ĝi estas pli granda. La flugo estas rapida kaj fleksebla. La korpolongo estas 40-55 cm; la enverguro estas de 75-95 cm. Inoj estas klare pli grandaj: masklaj plenkreskuloj pezas 220 g, kaj inaj 355 g.

Distribuado kaj habitato redakti

La Aŭstralia akcipitro estas disvastigata tra Aŭstralio, Tasmanio, Wallacea, Novgvineo, Nov-Kaledonio, Vanuatuo kaj Fiĝio. Ĝi troviĝas en arbaroj.

Manĝo redakti

Ili manĝas ĉefe birdojn; ankaŭ malgrandajn mamulojn, reptiliojn, amfibiojn; foje insektojn.

Reproduktado redakti

Ili nestumas en altaj arboj en platformo el bastonetoj kovrita el verdaj folioj. La ino demetas kutime tri ovojn, foje 2 aŭ 4. La kovada periodo estas de ĉirkaŭ 30 tagoj, kaj elnestiĝo okzas ĉirkaŭ 31 tagojn post eloviĝo.

Subspecioj redakti

Estas 12 priskribitaj subspecioj nome:

  • A. f. fasciatus (nomiga) - (Vigors kaj Horsfield, 1827)
  • A. f. buruensis - Stresemann, 1914
  • A. f. didimus - (Mathews, 1912)
  • A. f. dogwa - Rand, 1941
  • A. f. helmayri - Stresemann, 1922
  • A. f. natalis - (Lister, 1889)
  • A. f. polycryptus - Rothschild kaj Hartert, 1915
  • A. f. savu - Mayr, 1941
  • A. f. stresemanni - Rensch, 1931
  • A. f. tjendanae - Stresemann, 1925
  • A. f. vigilax - (Wetmore, 1926)
  • A. f. wallacii - (Sharpe, 1874)

[1]

Referencoj redakti

  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Accipiter fasciatus. Downloaded from http://www.birdlife.org on 9/12/2006
  • (1993) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds Vol. 2: Raptors to Lapwings'. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0195530691.