Aŭstralia federala voĉdonado, 2016

Federala voĉdonado por determini ĉiujn 226 membrojn de la 45a Parlamento de Aŭstralio okazis je sabato 2 julio 2016 post longa, ok-semajna oficiala kampanjoperiodo. Ĝi okazis post la unua duopa likvido ekde la 1987 voĉdonado.

Balotadoj en Aŭstralio uzas sistemon per kio voĉdonantoj rangigas ĉiun kandidaton. La Domo de Reprezentantoj (pli malalta domo) havas 150 ununurmembrajn elektodistriktojn. La Senato havas 76 anojn, kiuj elektiĝis laŭstate per ununura ĝirebla voĉdono. Statoj havas po dudek senatanojn, kaj teritorioj po du. Voĉdono estas deviga.

En kutimaj voĉdonoj, elektiĝas nur la 150 anoj de la Domo de Reprezentantoj kaj 40 senatanon. Tamen, la konstitucio permesas, se la du domoj ne akordas pri leĝpropono dum sufiĉo da tempo, ke ĉiu pozicio malpleniĝas kaj tial ke ĉiu pozicio elektiĝas kune. Tio nomiĝas "duopa likvido". Post la balotado, se la du domoj ankoraŭ malkonsentus, la domoj povas voĉdoni je tiuj leĝproponoj kiel unu domo.

Dimanĉon la 8-an majo 2016, Malcolm Turnbull, la aŭstralia ĉefministro, vizitis Regan Domon kaj petis duopan likvidon kaj voĉdonadon je la 2-a julio. La peto baziĝis sur la jenaj tri leĝproponoj:

  • Leĝpropono pri la konstrua industrio (sekvaj kaj transiciaj provizoj) 2013
  • Leĝpropono pri la konstrua industrio (plibonigi produktecon) 2013
  • Amendoleĝprono pri justa laborado (registritaj organizoj) 2014

Rezulto redakti

La voĉdono estis tre proksima, kaj oni ne sciis, kiu partio estis plej granda tuj post la nokto. Kalkulado daŭros eĉ dum du semajno, kaj povas okazi, ke la parlamento estas "pendita" t.e. ke neniu partio havos sufiĉe multe seĝojn, por ke ili regos sole. Ankaŭ la Senato havos multajn partiojn. Nek la Liberala-Naciista partioj, nek la Laborista partio venkis. Pri la malgrandaj partioj, la Verduloj akiris rezulton esperigantan sed ne sufiĉe bonan kaj nur retenis sian seĝon Melburno sen aliaj venkitaj seĝoj. La Teamo de Nick Xenophon (Nik Zenofon) akiris sian unuan malaltaĉambran seĝon.

Kiu ajn formos registaron, neiĝos la leĝproponoj de la duopa likvido.