Aŭstralia mezoplodo

Aŭstralia mezoplodo, bekobaleno de Andrewsmezoplodo aŭstralia (Mesoplodon bowdoini) estas unu el la plej malbone konataj membroj de malbone konata genro Mesoplodon. La specio neniam estis observita en naturo, kaj estas konata nur el specimenoj surstrandiĝintaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia mezoplodo
Ĵusnaskitulo surstrandigita en Tasmanio
Ĵusnaskitulo surstrandigita en Tasmanio
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Mesoplodon
Specio: M. bowdoini
Andrews, 1908
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La specio estis unuafoje priskribita en 1908 fre de la usona sciencisto Roy Chapman Andrews el specimeno kolektita en New Brighton Beach, Kanterburia Provinco, Novzelando, en 1904. Li nomis ĝin honore al George S. Bowdoin, donanto kaj administracianto de la Usona Muzeo de Natura Historio.[1]

Priskribo redakti

La korpo de la Aŭstralia mezoplodo estas fortika kompare kun aliaj membroj de la genro. La maleno estas malalta, kaj la beko estas mallonga kaj dika. La malsupra makzelo estas pekuliara je tio ke meze ĝi ege elstaras kun la dentoj etendaj super la beko. La kapo foje havas helan makulon ambaŭflanke, pli elstara ĉe maskloj. La masklo, ĝenerala malhelgriza al nigra, havas pli helan "selan" markon inter la spirtruo kaj la dorsa naĝilo en ĝia dorso. Maskloj montras cikatrojn tipajn de la genro. Inoj estas ardezgrizaj kun grizec-blankaj flankoj kaj ventroy. Mordoj de ŝarkoj estas en ambaŭ seksoj. Oni supozas, ke inoj atingas almenaŭ 4.9 m kaj maskloj estas 4.5 m. Ŝajne junuloj estas ĉirkaŭ 2.2 m longaj naske.

Populacio kaj distribuado redakti

La Aŭstralia mezoplodo vivas en la Suda Hemisfero, kaj la preciza vivejo estas necerta. Ĉirkaŭ 35 surstrandiĝintaj specimenoj estis registritaj en Aŭstralio kaj Novzelando, Makvora Insulo, Falklandoj, kaj Tristan da Cunha. Tiu teritorio povus enhavi ĉirkaŭpolusan distribuon. Tamen, estas nekonfirmitaj vidaĵoj kiu konfirmu tion.

Notoj redakti

  1. Andrews, Roy Chapman."Description of a New Species of Mesoplodon from Canterbury Province, New Zealand." Bulletin of the American Museum of Natural History, Vol. 24 (1908), pp. 203-15.

Eksteraj ligiloj redakti