La Aŭstria Marbordo estis provinco (administra unuo) de Aŭstrio-Hungario kaj apartenis al Cislajtio. Ĝi ekzistis de 1849 ĝis la fino de la unua mondmilito. Ĝia ĉefurbo estis Triesto.

Aŭstria Marbordo
1813 – 1919

historia neagnoskita ŝtato • eksa administra teritoria unuo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
duobla monarkio • monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La Aŭstria Marbordo en 1914

En diverslingvaj partoj de la imperio ĝi havis jenan nomojn:

La provinco havis areon de ĉirkaŭ 8.000 km² kaj 900.000 loĝantojn; ĉirkaŭ du kvinonoj estis italoj, triono slovenoj, kvinono kroatoj kaj dekono aŭstroj. Ĝi konsistis el tri partoj:

  • princa graflando Gorica kaj Gradiška
  • urbo Triesto
  • Istrio

En 1918 la Marbordon ricevis Italio. Post la Dua Mondmilito ĝin ricevis Jugoslavio, nur Triesto kaj Gorizia restis italaj.