Aŭstria skolo de ekonomiko

La Aŭstria skolo estas skolo de ekonomika pensado fondita en 1871 per la eldonado de Grundsätze der Volkswirtschaftslehre (Principoj de ekonomiko) de Carl Menger. Ĝi helpis komenci la Novklasikan revolucion en ekonomiko je la malfruaj jardekoj de la dek-naŭa jarcento. Aŭstria ekonomiko estas nun intime rilatigata kun proponado de radikala vidpunkto laissez-faire (ekonomia neintervenismo). Ĉi tio ne estis ĉiam tute vera, ĉar pli fruaj aŭstriaj ekonomikistoj estis pli singardemaj kompare kun pli malfruaj ekonomikistoj, ekzemple Ludwig von Mises kaj Murray Rothbard. La frua aŭstria ekonomikisto Eugen von Böhm-Bawerk diris, ke li timis ke el la senbrida libera konkurenco rezultus "anarkiismo en produktado kaj konsumado". Tamen, la aŭstria skolo, precipe per la verkoj de Friedrich August von Hayek influis la libermerkatan reviviĝon de la 1980-aj jaroj.

Reprezentantoj de la aŭstria skolo de ekonomiko

Priskribo redakti

Aŭstriaj skolanoj opinias, ke entreprenemo estas la pelforto de ekonomika evoluigo. Ili vidas privatajn posedaĵojn kiel esencajn por efike uzi rimedojn, kaj ofte opinias, ke registara intervenado en la merkato estas malutila. La skolo devenas el Vieno kaj ŝuldas sian nomon al la anoj de la historia skolo de ekonomiko. Dum la Methodenstreit, ili defendis la sindependadon, kaj la klasikaj ekonomikistoj nomis ĝin la "Aŭstria skolo" por emfazi ĝian malsamecon disde la tiutempa kutima germana pensado kaj tiel sugesti ĝian provincan karakteron. Menger estis proksime sekvata de kontribuoj de Eugen von Böhm-Bawerk kaj Friedrich Von Wieser. Aŭstriaj ekonomikistoj evoluigis konscion de si mem kiel skolo malsama ol ka novklasika ekonomiko dum la Debato pri ekonomika kalkulado. Ludwig von Mises kaj Friedrich August von Hayek reprezentis la Aŭstrian vidpunkton.

La skolo ne plu estis centrigita en Aŭstrio post potenciĝo de Hitler. Aŭstria ekonomiko estis malbone rigardata de la plejmulto da ekonomikistoj post la Dua mondmilito. Ĝia reputacio lastatempe leviĝis dank' al la verkoj de Israel Kirzner and Ludwig Lachmann, aldone al intereso pri Hayek post kiam li gajnis la premion honore al Nobel pri Ekonomiko.

Carl Menger estis unu el grupo de ekonomikistoj kiuj fondis novklasikan ekonomikon dum la 1870-aj jaroj. Novklasikaj ekonomikistoj malakceptas klasikajn teoriojn pri produktadkostoj, plej fame la laboran teorion de valoro. Anstataŭ ili klarigas valoron per subjektivaj preferoj de individuoj. Eble la naskiĝo de la skolo je la fino de la jarcento ĉe Vieno eble parte klarigas ĉi tiun psikologian aspekton de la ekonomiko de Menger. Ĝi klarigas oferton kaj mendon per sumiĝado super la decidoj de individuoj, laŭ la preceptoj de metologia individuismo kaj marĝenismaj argumentoj, kiuj komparas la kostojn kaj profitojn de inkrementaj ŝanĝoj.

Aktualaj nov-Aŭstriaj ekonomikistoj pretendas ke ili adoptas ekonomikan subjektivismon pli konsekvence ol ia ajn alia skolo de ekonomiko kaj malakceptas multajn novklasikajn formalismojn. Ekzemple, dum novklasika ekonomiko formaligas la ekonomion kiel ekvilibra sistemo, Aŭstriaj ekonomikistoj emfazas ĝian dinamikan, ĉiam malekvilibrigatan naturon.

La aŭstriaj ekonomikistoj estis la unuaj liberalaj ekonomikistoj kiuj sisteme disputis kun la Marksisma skolo. Ĉi tiu estis parte reago al la Methodenstreit kiam ili atakis la Hegelajn doktrinojn de la Historia skolo de ekonomiko. Kvankam multaj Marksismaj verkistoj provis prezenti la Aŭstrian skolon kiel burĝa reago al Marx, tia interpreto estas maldefendebla: Menger skribis sian "Principoj de Ekonomiko" preskaŭ samtempe kiel Marx finadis Das Kapital. La aŭstriaj ekonomikistoj estis, tamen, la unuaj kiuj interkonfliktis rekte kun Marksismo ĉar ambaŭ pritraktis tiajn subjektojn kiaj mono, kapitalo, komercaj cikloj, kaj ekonomikaj procezoj. Böhm-Bawerk skribis ampleksajn kritikojn de Marx je la 1880-a kaj 1890-a jardekoj, kaj kelkaj elstaraj Marksistoj -- inkluzive de Rudolf Hilferding -- kiuj ĉeestis lian seminarion je 1905-06. Kontraste, la klasikaj ekonomikistoj montris malmultan intereson en tiaj temoj, kaj multaj el ili ne eĉ akiris familiarecon kun la ideoj de Marx ĝis longe en la 20-a jarcento.

Verŝajne la plej konsekvenca kaj influa grupo de la Auŝtria skolo estas la Insistuto Ludwig von Mises.

Iuj kontribuoj de aŭstriaj ekonomikistoj:

  • Teorio de distribuado en kiu prezoj de faktoroj devenas de la imputado de prezoj de konsumvaroj al varoj de "pli alta klaso", tio estas varoj uzataj en la produktado de konsumvaroj, varoj uzataj en la produktado de tiuj produktadvaroj, ktp.
  • Emfazo je okazokosto kaj rezerva demando kiam difini valoron, kaj malakceptado konsideri oferton kiel sendependa kaŭzo de valoro. (La brita ekonomikisto Philip Wicksteed adoptis ĉi tiun perspektivon.)
  • Emfazo je la antaŭenema naturo de elekto, vidante tempoN kiel la radiko de necerteco interne de ekonomiko (vidu ankaŭ tempa prefero).
  • Fundamenta malakcepto de matematikaj metodoj en ekonomiko, vidante la funkcion de ekonomiko kiel esploradon de la esencoj anstataŭ ol la specifaj kvantoj de ekonomikaj fenomenoj. Ĉi tiu estis vidita kiel evolua, aŭ "genetik-kaŭza" aliro kontraŭ la streĉoj de ekvilibro kaj perfekta konkurenco trovataj en kutima novklasika ekonomiko.
  • La kritiko de Eugen von Böhm-Bawerk pri Marx centrite ĉirkaŭ la maldefendebleco de la labora teorio de valoro konsiderante la problemon de transformado. Ankaŭ estis rilata argumento ke la kapitalistoj ne ekspluatas laboristojn; ili akomodas laboristojn - per provizi al ili enspezon pli frue ol la enspezo de la produktado kiun ili helpis produkti.
  • La kapitala teorio de Eugen von Böhm-Bawerk kiu egaligas intensecon de kapitalo kun la grado de nerekteco de la procezo de produktado.
  • La teorio de la komerca ciklo de Mises kaj Hayek kiu klarigas depresion kiel reago al la intertempa produktada strukturo stimulate per mona politiko fiksi interezprocentojn nekonforme kun individuaj tempopreferoj.
  • La koncepto de Hayek de intertempa ekvilibro. (J. R. Hicks transprenis ĉi tiun teorion en sia diskuto de dumtempa ekvilibro en Value and Capital (Valoro kaj kapitalo), libro kiu estis tre influa pri la evoluado de novklasika ekonomiko post la Dua mondmilito.)
  • Emfazo de necerteco en la farado de ekonomikaj decidoj, anstataŭ ol dependi de homo oeconomicus aŭ la racia homo kiu estis tute informata pri ĉiuj okazoj kiuj efektivigis liajn decidojn. La fakto ke perfekta sciado neniam ekzistas, signifas ke ĉiu ekonomika agado implicas riskon.
  • Vidante la rolon de entreprenistoj kiel kolektado kaj taksado de informo kaj agado al riskoj.
  • La debato pri ekonomika kalkulado inter Aŭstriaj kaj Marksismaj ekonomikistoj, en kiu la Aŭstriaj asertis ke Marksismo estis pereonta malsukcesi ĉar ĝi ne povas decidi prezojn por rekoni okazokostojn de faktoroj de produktado, kaj sekve socialismo ne povas kalkuli la plej bonajn uzojn sammaniere kiel kapitalismo.

Ĉefaj aŭstriaj ekonomikistoj redakti

Aliaj rilataj ekonomikistoj redakti

Pli aktualaj skolanoj redakti

Fundamentaj verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti