En la konstitucio de la kristanaj Eklezioj dotitaj de preciza eklezia hierarkio kaj, apartmaniere, en la ortodoksaj eklezioj, la aŭtokefalio (antikvgreke Αυτοκεφαλία) reprezentas la statuson de iu Eklezio kies ĉefo rekonas neniun religian aŭtoritaton super si.

Kiam, sekve de ekumena konciliosinodo, PatriarkoPrimaso liberigas Eklezian Provincon el la aŭtoritato de tiu episkopo kaj la nova sendependa eklezio restas en la plena komuneco kiun la hierarkio kun kiu ĉesis la dependo, la koncilio au primaso estas nomato aŭtokefala.

La unua konata ekzemplo de aŭtokefalio estas la kazo de la Eklezio de Kipro, iu obtenis la aŭtokefalion dum la Koncilio de Efeso kaj, de tiam, estas gvidata de ĉefepiskopo kiu estas subjekto de neniu religia aŭtoritato, kvankam lia eklezio restas tiam en plena Komuneco (kristanismo)komuneco kun la eklezioj partoprenantaj en la koncilio kaj tia ĝi estas nun rilate la aliajn ortodoksajn ekleziojn. Sammaniere, inter la Orientaj Eklezioj, la kopta Eklezio de Etiopio obtenis la aŭtokefalion en 1950 el la Patriarko de Aleksandrio; la Ortodoksa Eklezio de Albanio fariĝis sendependa de la Patriarkato de Konstantinopolo en 1937[1], dum tiu usona ekĝuis je tiu prerogativo el la Patriarkato de Moskvo en 1970. Male, tiu greka usona, dependanta de la Patriarko de Konstantinopolo jam tia ne estas.

Kelkaj preferus utiligi la terminon Kristokefalio por substreki ke Kristo estas la ĉefo de la Eklezio. Ĉi-kaze, ĉiuj lokaj eklezioj estus Kristokefalaj, ankaŭ se, striktsence, la nomumo reirigas al aŭtoritato tera, nome homa.

Ĉiukaze aŭtokefalio estas tradukita per memregado, sed reale signifas per sia propra ĉefo. Kephalé signifas "kapo, ĉefo" laŭ la antikva greka lingvo. Tial, se aŭtokefala signifas "kun sia propra ĉefo", aŭtonoma signifas "kun sia propra leĝo", sed kun sia propra ĉefo. Nomos, greklingve, signifas leĝo.
Do aŭtokefalio implicas sendependon pli grandan ol aŭtonomion.
Analoga koncepto troviĝas en la katolika eklzioscienco: temas pri Eklezio sui iuris, sed tiu esprimo intencas aŭtonomion anstataŭ ol aŭtikefalion, kiu ĉiukaze obeas al la principo de la papa unuarangeco valida por ĉiuj katolikaj eklezioj.

Notoj redakti

  1. Vidu laTomos de la cedo de la aŭkefalio en la retejo http://licodu.cois.it/578/view[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti