Aŭtomobila mondo Eisenach

muzeo en Germanio

La Aŭtomobila mondo Eisenach (germane: Automobile Welt Eisenach) estas aŭtomuzeo kaj troviĝas en iama aŭtofabriko en Eisenach, Friedrich-Naumann-Straße nr 10.

Aŭtomobila mondo Eisenach
muzeo de aŭtomobilo
Lando Germanio vd
Situo Eisenach
Estiĝo 1967
Koordinatoj 50° 58′ 52″ N, 10° 19′ 30″ O (mapo)50.981110.325Koordinatoj: 50° 58′ 52″ N, 10° 19′ 30″ O (mapo)
Aŭtomobila mondo Eisenach (Germanio)
Aŭtomobila mondo Eisenach (Germanio)
DEC
Aŭtomobila mondo Eisenach
Aŭtomobila mondo Eisenach
Situo de Aŭtomobila mondo Eisenach
Map
Aŭtomobila mondo Eisenach
Retpaĝo http://www.awe-museum.de/
vdr
Iama fabriko AWE, konstruaĵo O2, nuntempe muzeo.
La sportaŭto O1.

Historio de aŭtofarado en la urbo redakti

La en 2005 malfermita muzeo estas sur la grundo de la eksa aŭtofabriko Automobilwerk Eisenach (AWE), en industria areo kun la nomo O 2 el la 1935-a jaro.

Subtenate fare de la amikara societo Automobilbau Museum Eisenach la muzeo informas la vizitantojn pri la pli ol 100 jarojn daŭranta produktado de aŭtoj en Eisenach (ekde 1908). Ĝi komenciĝis per Fahrzeugfabrik Eisenach AG kaj kondukas tra la markoj Dixi, BMW, EMW kaj Wartburg ĝis la en 1991 ekinta surloka setlo de la firmao Opel.

Kolektoj redakti

Tio dokumentatas per ĝeneralaj informoj pri la kultura kaj sociala historio de la industriprodukto aŭto dum la respektivaj epokoj. Samtempe fariĝas esploroj pri la samtempaj efektoj je la homoj kaj la ĉirkaŭaĵo.

Videblaĵoj (elekto):

  • la unua Wartburg-veturilo de 1899
  • la modelo Dixi 3/15 kaj BMW 328
  • seriaj modeloj de AWE
  • AWE-sportaŭto de 1956
  • karoseriaj maketoj el ligno; prototipoj; konstruplanoj

Krome ekzistas vasta deponejo alirebla kaj arkivo pri la aŭtomobila historio en Eisenach. Kompletigas la tuton alternantaj nedaŭraj ekspozicioj pri temoj en iu konekto kun aŭtomobiloj. Ofertatas laŭbezone ankaŭ rondveturadoj en historiaj veturiloj.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 43
  • Werner Reiche, Michael Stück: Meilensteine aus Eisenach. Ein Jahrhundert Automobilgeschichte, Schrader, Stuttgart 2003, ISBN 3-613-87260-9
  • MFB Eisenacher-Verlagsgesellschaft (eld.): "Verein Freunde des Automobilbaues der Region Eisenach", en: StadtZeit. Januarheft, Eisenach 2000, p. 24–27.
  • Michael Stück: 10 Jahre Automobilbau-Museum Eisenach e.V.1992 – 2002, Druck- und Verlagshaus Frisch, Eisenach 2002

Eksteraj ligiloj redakti