Aŭtomobilproduktado

Aŭtomobilproduktado estas la industria produktado de aŭtoj en fabrikoj instalitaj por tiu celo. La fabrikado de aŭtomobiloj postulas grandan homan kaj financan kapitalon.

Laŭpunkta lutado de la karoserio de BMW Serio 3 fare de industriaj robotoj en la fabriko de la entrepreno BMW en Lepsiko.

Depende de la tipo de vehiklo, de la kvanto de unuoj fabrikendaj ĉiutage kaj la loko de la fabriko, la grado de aŭtomatigo povas varii konsiderinde. Se la produktotaj unuoj estas malmultaj, eblas la manfara produktado en ateliero (kio foje okazas por individuigitaj laŭmende unuoj), ĉar la investado por linio de muntado ne estas financebla. Same, en landoj kun malgranda laborkosto la grado de aŭtomatigo kutime estas pli malgranda kaj multaj taskoprocezoj estas faritaj mane. Ĉiuokaze, ĝenerale oni povas aserti, ke la grado de aŭtomatigo estas alta kaj pli kaj pli disvastigita ĉie ajn.

La vehikloj estas fabrikitaj plej ofte, en linio de produktado, kiu enhavas nombrajn staciojn kie laboristoj, fiksaj en ĉiu stacio, realigas ĉiam la saman laboron en ĉiu alvenanta vehiklo. La laboristoj povas rotacii 1 aŭ 2 fojojn tage el stacio al stacio pro ergonomiaj tialoj aŭ labori permanente en unusola stacio. La transigo de vehikloj el stacio al stacio, faratas laŭ la principo de transporta bendo.

Pli kaj pli granda parto de la laboro en aŭtofabrikoj estas farata de robotoj.

Lastatempe la aŭtomobilproduktado frontas novan defion, nome la entaŭvidebla iompostioma anstataŭo de benzinkonsumaj aŭtoj por alveni al ĉefa aŭ nura uzado de elektraj aŭtoj. Fabrikoj devos ŝanĝi siajn robotojn, maŝinojn kaj eĉ produktadmetodojn. Plej draste multaj fabrikoj devos fermi sian produktadon, kio povos okazigi terurajn sociajn, ekonomiajn kaj eĉ politikajn problemojn kaj malstabiligon.

Vidu ankaŭ redakti