Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aŭtono.

Aŭtono estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Aŭtono
Natura satelito  de Jupitero (XXVIII)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXVIII[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 1
Nomita laŭ Aŭtonoo vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro 10-a de decembro 2001[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 24 046 000 km
Discentreco 0,3168
Klinangulo 152,416° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 760,95 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 4 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~9 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002 per teleskopoj de Mauna Kea.

Ili anoncis la 16-an de majo 2002 la malkovron de dekunu lunoj[3], la unua estis Aŭtono, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 1 (unua jupitera luno malkovrita en 2001)

Ĝiaj grando kaj maso (4 km kaj 9 × 1013 kg) estas proksimume kalkulitaj laŭ ĝia videbla magnitudo, 22; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.

Nomo redakti

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Aŭtono[5]. En la la helena mitologio, Aŭtono (greke: Αὐτονόη) en la helena mitologio, estis la filo de Kadmo kaj Harmonia kaj la fratino de Semela.

Orbito redakti

Aŭtono estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj dicentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti